Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 octobre 2021 2 12 /10 /octobre /2021 16:32

12/10/2021

Pasintan merkredon, la aŭstralia pluvarbaro de Daintree, la plej maljuna el la mondo, estis retransdonita al ĝiaj indiĝenaj proprietuloj kadre de la repaciĝa procezo inter la komunumoj.

La nacia parko de Daintree, arbaro aĝa je 135 milionoj da jaroj enlistigita en la tutmondaj heredaĵoj de Unesko estis retransdonita al la aborigena tribo Kuku Yalanji de Oriento, dum ceremonio en la fora urbo Bloomfield, en la Ŝtato Kvinslando (nord-oriente).

En tiu grandega kaj humida arbaro ĉeestas maloftaj kaj maljunaj vegetalaj kaj bestaj specioj, inter kiuj la birdo suda kazuaro, kies krifoj estas tre danĝeraj.

Chrissy Grant, membro de la komitato, kiu intertraktis tiun retransdonon kvalifikis tiun momenton « historia ». Ĝi celas ebligi al tiu komunumo « mastri sian propran destinon ».

Sume, 160 000 hektaroj de tiu nacia parko Daintree, situanta sur la duoninsulo Kabjorko, ĉe la nord-orienta pinto de Aŭstralio, estis retransdonitaj al la aborigenoj de la regiono, kadre de la repaciĝa procezo inter la komunumoj.

De post la alveno de la eŭropaj kolonianoj en Aŭstralio en 1788, tiu indiĝena popolo estas ege marĝenigita. Unuatempe, la naciaj parkoj estos administrataj kune kun la Ŝtato de Kvinslando, antaŭ ol esti ekskluzive metita sub la respondeco de la indiĝena komunumo.

Fondaĵo estos kreita por provizi formadojn kaj laborpostenojn al la membroj de tiu komunumo en la sektoroj interalie de turismo, esplorado kaj administrado de la teroj, precizigis S-ino Grant.

La ministro pri Medio de Kvinslando, Meaghan Scanlon deklaris, ke la retransdono de tiuj teroj estas grava etapo en la repaciĝa procezo post « ĝena kaj terura » estinteco.

« La kulturo de la popolo Kuku Yalanji de Oriento estas unu el la plej maljunaj vivantaj kulturoj en la mondo, kaj tiu interkonsento agnoskas ilian rajton posedi kaj administradi sian landon, protekti sian kulturon kaj dividi ĝin kun la turistoj », ŝi asertis.

Ĝis  nun ŝi aldonis, la registaro retransdonis al la indiĝenoj 3,8 hektarojn da teroj situantaj en Kabjorko.       

 

08/07/2015

Aŭstralio : Ĉu baldaŭ oficiala agnosko de aborigenoj ?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/07/australio-cu-baldau-oficiala-agnosko-de-aborigenoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }