/image%2F0553642%2F20211006%2Fob_de63d9_1631842239-global-warming-coal-mining.jpg)
06/10/2021
La aŭstralia registaro aprobis plivastiĝon de nova karbominejo. Tio estas la tria sama decido en malpli ol monato, kaj tre negativa signalo sendita de Kanbero nur kelkajn semajnojn antaŭ la COP26. Aŭstralio, kiu estas grava eksportisto de fosiliaj materialoj, estas ankaŭ unu el la landoj, kiuj proporcie kun sia loĝantaro, plej ellasas forcejefikajn gasojn.
Kvindek du milionoj da pliaj tunoj da karbo estos ekstraktataj de la minejo de Mangoola dum la ok venontaj jaroj. Tio estas la konsekvenco de decido, kiu estis ĵus plenuminta de la aŭstralia registaro.
Krome, ankaŭ du aliaj projektoj, kiuj celas kreskigi aktivecojn ligitajn kun karbominejoj ricevis la aprobon de la ministrejo pri Medio en daŭro de apenaŭ du monatoj.
Tiuj elektoj estas denuncitaj de David Ritter, prezidento de Greenpeace en Aŭstralio. « La decido de la aŭstralia registaro plu permesi plivastiĝon de karbominejoj estas honto, li opinias. La vero estas, ke ni dece ne povas lanĉi novajn projektojn ligitajn kun fosiliaj energioj en Aŭstralio. »
Tiuj decidoj ĵetas makulon monaton antaŭ la COP 26.
Siaflanke, Scott Morrison emfazas la laborpostenojn kreitajn de la minindustrio. Tiun argumenton balaas David Ritter.
« Tiuj argumentoj falsas, ĉar en futuro sekura ekonomio, kiu dependas de fosiliaj energioj ne ekzistos. Inverse, la klimata krizo minacas dekojn da miloj da laborpostenoj en multaj sektoroj, kiel agrikulturo aŭ turismo, li substrekas. La nura Granda Koral-barilo laborigas pli ol 60 000 personojn. »
Ĉiaokaze, Tiuj decidoj ĵetas makulon nur monaton antaŭ la COP 26.
Pro tio certe, Scott Morrison aludis, ke li ne partoprenos ĝin.
/image%2F0553642%2F20211006%2Fob_169201_ob-849e65-fbu0jff1.jpg)
04/05/2018
Granda koral-barilo: «katastrofa» hekatombo
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/05/granda-koral-barilo-ka4tastrofa-hekatombo.html