24/10/2021
Bildo : Arĥiva foto de viroj kaj knaboj Hazaroj kaj afganaj uniformvestitaj policistoj, kiuj rigardas la Taĉmenton de inĝenieroj de la usona armeo en la afgana provinco Daikundi
Dum la lando frontas sekecon, ekonomiajn malfacilaĵojn kaj konfliktojn, kiuj multobliĝas, talibanaj respondeculoj elpeladis el iliaj teroj milojn da loĝantoj, plimulte devenantaj de la ŝijahismaj komunumoj Hazaroj cele al redisdonado al siaj propraj partizantoj, asertas Human Rights Watch.
De post la alveno de la talibanoj ĉe la potenco pasintan aŭguston, centoj da familioj Hazaroj estis elpelitaj el siaj teroj. La talibanaj respondeculoj ordonas al ili « forlasi siajn domojn kaj farmbienojn, ofte per antaŭavizo je apenaŭ kelkaj tagoj kaj sen laŭleĝa apelacio por pruvi siajn proprietajn rajtojn », denuncas Human Rights Watch en komunikaĵo publikigita la 22an de oktobro.
Malplimulto persekutata
Tiuj elpeladoj similas, laŭ la NRO, « kolektivan punon ». La membroj de tiu ŝijahisma malplimulto estas delonge objekto de persekutoj fare de la talibanoj. Dum ilia unua reganta periodo, inter 1996 kaj 2001, ili estis viktimoj de amasaj murdoj fare de la islamistoj. Laŭ Human Rights Watch, tiuj elpeladoj estas do maniero plu persekuti ilin.
« La Talibanoj pretekstas teritoriajn konfliktojn por elpeladi tiujn homojn, favorante siajn partizanojn, kiuj subtenas ilin en la konflikto », eksplikas Patricia Gossman, kundirektorino de la fako Azio ĉe la NRO Human Rights Watch : « En kelkaj provincoj, la Hazaraj estas elpelitaj el siaj hejmoj. Ili estas malplimulto, kiu delonge suferas mistraktadojn fare de la talibanoj. Tio estas do maniero por la Talibanoj rekompensi siajn partizanojn, punante samtempe tiujn, kiuj ili konsideras malamikoj, aparte la Hazaroj. Ili asertas, ke tiuj teroj ne apartenas al ili, ĉar la antaŭa registaro estis koruptita, kaj ke la decidoj, kiuj tiam estis prenitaj ne plu validas. »
Kvin provincoj estas koncernataj : komence de oktobro, Helmand, situanta en la sudo de Afganio, kaj Balĥo, norde, kaj antaŭe, Daikondi, Uruzgan kaj Kandaharo.
Laŭ la NRO, ankaŭ la personoj asociitaj al la antaŭa registaro suferas elpeladojn.
/image%2F0553642%2F20211025%2Fob_4dffa9_carte-afghanistan.gif)
/image%2F0553642%2F20211025%2Fob_d7dfb6_image-0553642-20151112-ob-ace69b-afgan.jpg)