18/09/2021
Bildo : virino uzas la akvon de boraĵo por akvumi sekiĝintajn plantojn en la regiono Bulawayo (Zimbabvo), en januaro 2020.
Zimbabvo loĝigas pli ol 20 000 internajn migrantojn plejparte agrikulturistojn. Ili fuĝas sekecon, kiu igas nekultiveblaj vastajn partojn de la lando. Sur la altebenaĵoj, kie ili rifuĝas, ili senintermite spertas multobliĝon de tropikaj tempestoj kaj ciklonoj, rakontas Al-Jazeera.
Cedante al promesoj pri « abundaj pluvegoj, fekundaj grundoj kaj bonaj paŝtejoj por sia brutaro », Lloyd Gweshengwe migris antaŭ dek jaroj al la altebenaĵo Monaca, oriente de Zimbabvo. Same kiel multaj agrikulturistoj devenintaj de la regiono Gutaurare (pli suda valo) en la provinco Manicaland, li fuĝis ekstremajn sekecojn por instaliĝi sur tero konata pro sia longa pluvsezono, rakontas Al-Jazeera.
Tiu revo pri pli bona vivo turniĝis al « koŝmaro », konstatas la informretejo, kiu diskonigas la suferon de kelkaj 20 000 klimataj migrantoj de la lando, submetitaj kiel li al multobliĝo de tropikaj tempestoj kaj ciklonoj, balaante domojn kaj kampojn kaj semante kaoson.
Ciklonoj kaj tropikaj tempestoj
« Tiujn lastajn jarojn, mi havis bonegan rikolton de maizo », atestas la viro 38-jara, vidvo kaj patro de du gefiloj :
« Ĉi tie la vivo estis bela, sed ni suferas nun ciklonojn kaj perfortajn tempestojn je ĉiu pluvsezono. Ni perdas niajn domojn. Ni ne scias kio okazas, ni ne plu scias kion fari ».
En 2019, la ciklono Idai mortigis pli ol 300 personojn, lasis milojn da aliaj sen hejmoj, memorigas Al-Jazeera. La tropika tempesto Chalane kaj la ciklono Éloise sekvis en 2020 kaj 2021, submetinte al inundoj, kotfluadon kaj terglitadon milojn da provizoraj domoj de agrikulturistoj.
La klimataj migrantoj senigitaj je legala statuso
La zimbabva registaro rekonstruadis la ĉefajn vojojn en kelkaj tuŝitaj zonoj kaj helpis tiujn, kiujn ili konsideras « lauleĝajn kolonianojn », konstruante interalie novajn domojn, notas Al-Jazeera.
Sed la internaj migrantoj kiel Lloyd Gweshengwe estas konsiderataj kiel « kontraŭleĝaj kolonianoj ». La Ŝtato konsideras, ke ili ne posedas la teron, sur kio ili estas instalitaj. Ili do ricevis neniun helpon. Male, ili estas konstante minacitaj je elpelado.
La foresto de difino, kiu enkadrigus la statuson de klimataj rifuĝintoj senigis ilin je ia ajn helpo, bedaŭras la Internacia Organizaĵo por la Migradoj. La migrantoj troviĝas tiam sen perspektivo tiel koncerne sian originan teron kiel sian akceptan teron.
La neceseco tamen instigas ilin lukti por vivteni sin surloke prefere al foriri denove. « Mi ne povas reiri al mia origina loko, eksplikas Simon Chanakira, 39-jara. Mi preferus morti pro ciklono ĉi tie, ol reiri kien mi devenas riske de malrapida morto pro malsato », aldonas Lloyd Gweshengwe.
/image%2F0553642%2F20210918%2Fob_a29fc2_image-0553642-20160209-ob-a70774-desas.jpg)
09/02/2016
Zimbabvo : la lando suferas pri escepta sekeco
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/02/zimbabvo-la-lando-suferas-pri-escepta-sekeco.html
/image%2F0553642%2F20210918%2Fob_256571_zimbabvo.jpg)