Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 septembre 2021 6 25 /09 /septembre /2021 15:17

25/09/2021

La arkipelago Vanuatuo esperas akiri de la Internacia PunKortumo (IPK) laŭleĝan opinion pri la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo, esperante naskiĝon de internacia leĝaro ebligante « montri la respondeculojn ». 

Vanuatuo, minacite de la akvoleviĝo kaj frapita de du detruaj ciklonoj tiujn kvin lastajn jarojn konsideras, ke « la agoj kaj nunaj subtenoj al la vundeblaj landoj » fronte al la klimata ŝanĝiĝo « estas nesufiĉaj », laŭ la novzelanda radio RNZ.

« La detruaj periodoj kaŭzitaj de la klimataj eventoj ne plu estas esceptaj, ili male rapide fariĝas normo por ĉiuj insulaj landoj, kiel en aliaj landoj kaj regionoj », eksplikis la registaro de la arkipelago, kie vivas 300 000 loĝantoj.        

Vanuatuo do volas meti la temon ĉe la Internacia Punkortumo, en la espero akiri laŭleĝan opinion de la plej alta jurisdikcio de Unuiĝintaj Nacioj. La laŭleĝaj opinioj de la IPK ne estas devigaj sed montriĝas « decidigaj por krei internaciajn leĝojn, kiel rajto al memstariĝo, prevento de genocidoj aŭ nuklea malarmigo », mencias la RNZ.

Vanuatuo precipe esperas, ke ĝi « montros, kiu kulpas pri la klimata ŝanĝiĝo » tiamaniere, ke la plej vundeblaj landoj sciu, kontraŭ kiu plendi – la espero finfine estas disponi pri leĝaj rimedoj por peti reparaciojn.

La arkipelago kampanjos ĉe siaj najbaroj de Pacifiko kaj aliaj landoj, kiuj suferas pri la klimata ŝanĝiĝo, por krei vastan koalicion. La celo estas akiri voĉdonon favore al tiu iniciativo dum la venonta ĝenerala asembleo de UN, en septembro 2022.

08/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (7)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-7.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }