Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 septembre 2021 5 03 /09 /septembre /2021 21:19
Foto: AP

03/09/2021

Ĵaŭdon 2an de septembro, la urbo Novjorko (Usono) estis tuŝita de torentaj pluvoj. La stratoj estis inunditaj kaj la damaĝoj estas tre gravaj. 

La bildoj estas impresaj. Post trapasado de Usono, la tempesto Ida ĉi-foje frapis Novjorkon. Ĵaŭdon 2an de septembro, mortigaj inundoj okazis. Ankaŭ la metroo estis inundita kaj en kelkaj lokoj, la akvo altiĝis ĝis 60 centimetroj.  

La urĝa stato pro la inundoj estis dekretita de la urbo.  Ankaŭ la najbaraj Ŝtatoj estis tuŝitaj, interalie kun impresa tornado en Nov-Ĵerzejo. La bilanco estis je 25 mortintoj en la usonaj Ŝtatoj tuŝitaj de tiuj inundoj.

 

Ĉu ekkonsciiĝo pri la klimata varmiĝo ?

La amplekso de la damaĝoj plu kaj plu atentigas pri la klimata varmiĝo. En Usono, la pensmaniero malrapide komencas evolui pri la temo.

La ĵurnalisto Loïc de La Mornais, duplekse de Nov-Jorko analizas :     

« Jes ĉi tie en Usono okazas ŝanĝiĝo, ekkonsciiĝo. Antaŭ pluraj jaroj, nur malplimulto da Usonanoj opiniis, ke Homo estas la ĉefa kulpinto pri la klimata varmiĝo. Ili nun estas 57%, do la afero progresas, estas pli bone. Sed tio ne ankoraŭ estas vaste dividita de la loĝantaro : hodiaŭ, plimulte da Usonanoj opinias, ke la klimata varmiĝo ne atingos ilin, ne tuŝos ilin persone en la venontaj jaroj ».

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }