01/08/2021
Bildo : Abortigo savas vivojn
Tiu leĝo kuraĝigas la loĝantaron denunci la virinojn, kiuj abortigas aŭ tiujn, kiuj helpus ilin.
Tio estas regreso por la virinaj rajtoj : Leĝo, kiu malpermesas ĉiujn abortigojn post la sesa semajno de gravedeco ekvalidas merkredon 1an de septembro en Teksaso. Lundon, pluraj organizaĵoj pri defendo de la virinaj rajtoj pri abortigo urĝe submetis la aferon ĉe la Ĉefkortumo. Ili petis de ĝi bloki la tekston aŭ trudi la federalajn tribunalojn tion fari, sed la alta jurisdikcio ĝis nun ne ankoraŭ decidis.
Se la Ĉefkortumo, en kiu la konservativuloj estas plimultaj ne kontraŭas tiun leĝon – ĝi ne estas devigata decidi antaŭ ties ekvalido - Teksaso fariĝos unu el la plej striktigaj Usonaj Ŝtatoj koncerne abortigon.
La abortigo estas malpermesita eĉ okaze de incesto aŭ seksperforto
Tiu leĝo malpermesas abortigon, ekde kiam la korbatoj de la embrio estas senteblaj, dum multaj virinoj ne ankoraŭ scias, ĉu ili gravediĝis.
Pro tio, la grandega plimulto de abortigoj fariĝos kontraŭleĝa – eĉ okaze de incesto aŭ seksperforto – en tiu konservativa Ŝtato de la Sudo, kie laŭ la organizaĵoj pri familiplanado, pli ol 85% el la virinoj abortigas post ses semajnoj da gravedeco.
La leĝo estis jam subskribita en majo fare de la respublikana guberniestro de Teksaso, Greg Abbott, kadre de ofensivo kondukita de la konservativaj usonaj Ŝtatoj kontraŭ la abortiga rajto.
Denunco estos rekompensita
Sed Teksaso formulis malsame sian leĝon : ne la aŭtoritatoj respektigu la aranĝon, sed « ekskluzive » la civitanoj. Ili estas kuraĝigitaj civilplendi kontraŭ la organizaĵoj aŭ la personoj, kiuj helpus virinojn abortigi.
La teksto antaŭvidas, ke la civitanoj, kiuj plenumos persekuton ricevos almenaŭ 10 000 dolarojn nome de « kompenso » okaze de kondamno.
La kritikantoj de la teksto opinias, ke temas pri instigo al fidenunco, sed ties defendantoj jam enretigis formularon, kiu ebligas liveri « anonimajn informojn ».
La enpostenigo ĉe la Ĉefkortumo de tri juĝistoj nomumitaj de la respublikana eks-prezidento Donald Trump vigligis la opoziciantojn al abortigo. La jurisdikcio devas ankaŭ ekzameni ĉi-aŭtune leĝon en Misisipo, kiu malpermesas plejparte de la abortigoj post la 15a semajno de gravedeco.
Ĝi povus profiti la okazon por komenci la malkonstruadon de sia jurisprudenco, reviziante la kriteron pri « vivipovo de la feto » ĝis nun konsiderata.
/image%2F0553642%2F20210901%2Fob_e8b49a_where-is-texas-hd.jpg)
/image%2F0553642%2F20210901%2Fob_3eaef8_ob-27892a-us-abortigo.jpg)
/image%2F0553642%2F20210902%2Fob_6416b4_alabamo.jpg)
/image%2F0553642%2F20210902%2Fob_243dca_georgio.jpg)