Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 septembre 2021 1 06 /09 /septembre /2021 20:17
AFP

06/08/2021

Ĉi-jare en la kongreso pri Naturo, la organizaĵoj de la indiĝenaj popoloj havas specifan statuson. 

La indiĝenaj popoloj petis oficiale de la "Monda Kongreso pri Naturo", ke ĝi esprimiĝu pri ilia ĉefa postulo, la protektado de 80% el Amazonio antaŭ la fino de la jaro 2025, menciis dimanĉon iliaj reprezentantoj.

Favora mocio estis deponita en urĝa proceduro ĉe la "kongreso de la Internacia Unio por la Konservado de Naturo", kiu okazas en Marsejlo, menciis unu el iliaj surlokaj reprezentantoj, Jose Gregorio Diaz Mirabal.

La mocio postulas «ĝeneralan agadplanon » por meti finon al la senarbarigo kaj minekstraktado en tiu arbaro, vivesenca al la biologia ekvilibro de la Tero dank'al ĝia kapableco pri stoko de la CO2 interalie.

« Ĉiujare, Amazonio perdas pli ol 10 000 KM2. Jen la urĝeco, por ni kaj ankaŭ por la tuta mondo », deklaris Jose Gregorio Diaz Mirabal, kiu aktivas ĉe la "Kunordigo de la indiĝenaj organizaĵoj de la amazonia baseno".

 

Senprecedenca specifa statuso por la organizaĵoj de la indiĝenaj popoloj

Unuafoje, la organizaĵoj de la indiĝenaj popoloj akiris ĉi-jare specifan statuson ĉe la "Monda kongreso de la Internacia Unio por la Konservado de Naturo" (IUKN). Tiu ĉi Unio kolektas Ŝtatojn, registarajn agentejojn, internaciajn kaj naciajn NeRegistarajn Organizaĵojn, agentejojn pri ekonomia disvolviĝo, entreprenojn. Ĝiaj avizoj kaj mocioj estas voĉdonitaj fare de ĝiaj membroj ĉiujn kvarajn jarojn kaj estas referenco en la medio pri naturprotektado, eĉ se ili ne havas devigan valoron.               

La organizaĵo devas decidi, ĉu tiu mocio submetita per proceduro de speciala urĝeco respondas al la kriteroj de « noveco » aŭ « urĝeco » por esti submetita al voĉdono, menciis Enrique Lahmann, unu el la administrantoj de la IUKN. Decido estos baldaŭ anoncita.        

24/08/2021

Brazilo : kontraŭ Bolsonaro, la indiĝenaj triboj kolektiĝas dum semajno de « lukto por la vivo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/brazilo-kontrau-bolsonaro-la-indigenaj-triboj-kolektigas-dum-semajno-de-lukto-por-la-vivo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }