07/09/2021
Raporto de Internacia Amnestio petegas ĉesigi la elpeladojn al Sirio.
Pluraj Ŝtatoj, inter kiuj Danio, Svedio kaj Turkio, limigas la protektadon konsentitan al siriaj rifuĝintoj kaj premas por ilia reveno hejmen.
Tamen, raporto de Internacia amnestio publikigita mardon pruvas, ke la Siria teritorio ne estas sekura loko.
La titolo de la raporto de Amnestio estas tre klara. Ĝi titoliĝas « You're going to your death », « Vi iras al via morto ». Tiuj, kiuj revenas riskas suferi persekutojn.
« Oni resendas Sirianojn al la reĝimo de Baŝar Al-Asad. Tie, la samaj malobservadoj pri Homaj rajtoj daŭras same kiel antaŭ 12 jaroj, kiam okazis la unuaj manifestacioj en rilato kun la arabaj printempoj », eksplikas Nadia Boehlen, porparolantino de Amnestio.
« Aparte celitaj estas la personoj, kiuj revenas al Sirio post rifuĝo eksterlande ».
Nadia Boehlen precizigas, ke la personoj, kiuj revenas en Sirion riskas arbitran enkarcerigon, kaj ilia vivo estas en danĝero. « Ni konstatis ses mortintojn en malliberejo ». Ili estas minacitaj ankaŭ pri trudita malapero, torturo kaj seksperfortoj.
« Aparte celitaj estas la personoj, kiuj revenas al Sirio post rifuĝo eksterlande. Ili estas akuzataj pri perfido. Ili estas suspektataj pri terorismaj agoj », detaligas la porparolantino.
Ŝia konkludo tute klaras : « Nun, ni ne povas resendi homojn al Sirio. La Ŝtatoj, kiuj akceptas ilin devas konsenti solidan protektadon, nome la statuson de rifuĝinto ».
/image%2F0553642%2F20210907%2Fob_83abfb_danio.jpg)
22/05/2021
Danio : centoj da sirianoj minacitaj je elpelado
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/danio-centoj-da-sirianoj-minacitaj-je-elpelado.html
/image%2F0553642%2F20210907%2Fob_868d81_svedio.jpg)
08/09/2018
Svedio: La NeRegistaraj Organizaĵoj, kiuj aktivas por la migrantoj maltrankviliĝas antaŭ la balotoj
/image%2F0553642%2F20210907%2Fob_3f7344_turkio.jpg)
22/08/2021
Landlimoj : en Grekio kaj Turkio, muroj estas starigitaj por malhelpi alfluon de afganaj rifuĝintoj
/image%2F0553642%2F20210907%2Fob_30c201_ob-a1cc4a-free-syria-unrest.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
/image%2F0553642%2F20210907%2Fob_2357c3_e9bd9de0f746e6e456196d48018d07d0.jpg)