05/08/2021
De pluraj monatoj, Pollando frontas fluadon de migrantoj devenantaj de Belorusio. Nur en aŭgusto, 3 500 trapasoj aŭ provoj estis registritaj de la aŭtoritatoj.
Post starigo de pikdratoj, urĝa stato estos deklarita laŭlonge de la landlimo. Laŭ antaŭnelongaj opinisondoj, la Poloj plimulte kontentiĝas pri tiuj decidoj.
Tio « faciligos la laboron de la limgardistoj, kiuj povos koncentriĝi al protektado de la nacia landlimo », mencias Katarzyna Zdanowicz, porparolato de la limgardistoj por la gazetoj.
Ĉeestantaj proksime de la landlimo, aktivuloj kaj membroj de la opozicio observas la aktivecojn de la polaj sekurecaj fortoj. Laŭ ili, tiuj novaj aranĝoj estas misproporciaj.
« La homoj trapasas la landlimojn por peti helpon. Tio ja estas malfacila situacio, sed tute ne pravigas urĝan staton » reagas Piotr Bystrianin de la Fondaĵo Ocalenie.
« La registaro volas malhelpi nin kaj aliajn organizaĵojn helpi la homojn. Ili volas malhelpi nin kontroli kaj dokumenti la agojn de la registaro, kiam la leĝo estas malobservata », aldonas la aktivulo.
De tri semajnoj, azilpetantoj estas blokitaj apud la landlimo. Okaze de sia foresto ili timas, ke iliaj rajtoj ne estu respektataj. Surloke, Maciej Konieczny, deputito de la maldekstra partio venis subteni ilin.
« La urĝa stato ne estis deklarita meze de la kronvirusa krizo kaj nun, ĉar tridek personoj estas ĉe la landlimo, kaj ĉar inter miloj da personoj, kelkaj centoj volas peti azilon en Pollando, ni deklaras urĝan staton », li denuncis.
« Lundon, okazos parlamenta sesio pri la urĝa stato, kaj kompreneble la maldekstruloj balotos kontraŭ ».
Tiuj novaj reguloj devigas la aktivulojn kaj la membrojn de la politika opozicio forlasi la landlimajn zonojn, same kiel la ĵurnalistoj.
Neniu raportaĵo aŭ registrado estas permesita en la aeroj koncernataj de la urĝa stato. La organizaĵoj de ĵurnalistoj opinias, ke la registaro limigas la aliron al informado. Ĵurnalisto jam estis akuzata, ke li ne respektis la regulojn.
/image%2F0553642%2F20210905%2Fob_61a97a_belarus-map-720x485.png)
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=kkoJcehQpyE
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=SryYKcsUmHE
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=Q5vaYkLoB5c
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=gzGN3mqM0zU
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=TntlS6X5DyE
/image%2F0553642%2F20210905%2Fob_17405b_ob-97dbcc-53745-field-base-image-syste.jpg)
10/11/2019
Tiuj muroj, kiuj tranĉvundas la mondon
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/tiuj-muroj-kiuj-trancvundas-la-mondon.html