Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 septembre 2021 1 13 /09 /septembre /2021 21:30

13/08/2021

La organizaĵo pri Homaj rajtoj postulas enketon pri multaj asertoj.

La NRO Human Rights Watch denuncis kazojn de ekscesoj interalie seksaj, dum distribuado de nutraĵhelpo nord-oriente de Mozambiko.

La provinco Cabo Delgado spertas gravan humanitaran krizon, kaŭzitan de ĝihadisma insurekcio, kiu daŭras de preskaŭ kvar jaroj. 800 000 delokitoj estas nombritaj.

 

Duobla puno

Por organizi la nutraĵhelpon, la surlokaj aŭtoritatoj listigas unue la personojn delokitajn pro la perfortoj. Ili devas do enskribiĝi por ricevi la nutraĵpakaĵojn. Faruno, oleo, rizo... plenaj stokoj estas liveritaj de la internaciaj organizaĵoj kaj disdonitaj de lokaj funkciuloj de la provinco Cabo Delgado. Sed ĉio ne okazas kiel antaŭvidite. Laŭ Human Rights Watch (ligilo en la angla), humanitaraj laboristoj trouzas sian influpostenon kaj postulas nekonsentitajn seksrilatojn aŭ monon de kelkaj virinoj interŝanĝe kontraŭ helpo.

 

Eksceso, tabuo kaj nepuniteco

La humanitaraj laboristoj vendas nutraĵpakaĵojn al la delokitoj. Sed enketo (ligilo en la angla) publikigita fare de la Centro por la esplorĵurnalismo en Mozambiko malkaŝas, ke kiam tiuj personoj ne havas monon, ili proponas pagon per seksaĵoj. La funkciuloj kaptas la okazon, ke la delokitaj personoj ne estas registritaj por manipuli ilin sciante, ke ili estas senmonaj.

En raporto publikigita en oktobro 2020, la mozambika NRO "Center for Public Integrity" jam menciis nekonsentitajn seksrilatojn en humanitara kunteksto. Reprezentanto de la surlokaj aŭtoritatoj deklaris, ke li nenion scias pri la afero.

La situacio ne estas nova. Human Rights Watch memorigas, ke en 2019 postvivantinoj de la ciklono Idai estis truditaj havi seksrilatojn kun ĉefoj de komunumoj interŝanĝe kontraŭ nutraĵoj.

De tiam, neniu enketo estis kondukita de la aŭtoritatoj por meti finon al tiuj mispraktikoj kaj puni la agresintojn.

Pro la nepuniteco, kiu daŭras, vundeblaj virinoj estas denove turmentitaj, kaj kelkaj kelkfoje preferas senigi sin je helpoj por eviti la suferon de tiu perforto.

23/03/2019

Mozambiko: la bilanco de la ciklono Idai, «senprecedenca naturkatastrofo», superas 400 mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/mozambiko-la-bilanco-de-la-ciklono-idai-senprecedenca-naturkatastrofo-superas-400-mortintojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }