Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 septembre 2021 3 29 /09 /septembre /2021 15:03
afp.com/MARVIN RECINOS

29/09/2021

Miloj da virinoj surstratiĝis en Latinameriko, postulante rajton pri abortigo, kiu estas praktiko malpermesata en plejparte de la regiono, kaj por kio centoj da virinoj suferas malliberejon.  

En Meksiko, Peruo, Salvadoro, Ĉilio kaj Kolombio, la manifestaciantinoj, surhavantaj la faman verdan fulardon, kiu simbolas la lukton por laŭleĝigo de abortigo, svingis afiŝtabulojn, sur kio estis legeble « Laŭleĝa abortigo tuj »« decidrajto »

En Salvadoro, la leĝaro malpermesas abortigon en ĉiuj cirkonstancoj kaj la punoj povas atingi ĝis ok jaroj da malliberejo. Dek sep virinoj estas nun enkarcerigitaj pro akuzoj pri « pligravigata hommortigo », ĉar ili provis ricevi flegadon pro obstetrika urĝeco.

Responde, centoj da Salvadoraninoj prezentis leĝprojekton ebligantan abortigon sub sufiĉe striktigaj kondiĉoj. 

En Meksikurbo, pluraj dekoj da virinoj manifestaciis, kelkajn semajnojn post kiam la Ĉefkortumo deklaris la punon pro abortigo kontraŭ-konstitucia. Ili indignis pri la perforto kontraŭ la virinoj en sia lando : 672 murdoj de virinoj estis plenumintaj inter pasintaj januaro kaj aŭgusto, laŭ oficialaj nombroj.

De post 2005 en Kolombio, laŭ raporto de la kolektivo La Mesa por la Vida y la Salud de las Mujeres, ĉirkaŭ 205 virinoj estis kondamnitaj, ĉar ili abortigis. En la lando, la abortigo estas laŭleĝa nur okaze de misformado de la feto, mortiga risko por la patrino aŭ sekve de seksperforto.

Centoj da virinoj kolektiĝis antaŭ la Kongreso de Bogoto, postulante abortigon liberigitan de tiuj devigoj.

« Ŝtato, kiu ne konsentas pri rajto je abortigo estas virinmortiga Ŝtato », estis legeble sur alia afiŝtabulo svingita de grupo de junaj virinoj, kiu postulas rajton pri abortigo en Limao, en Peruo.

Tiun demandon, la nova perua maldekstra prezidento, Pedro Castillo, konservativa koncerne la sociajn demandojn, li tuj forpuŝis dum sia antaŭnelonga balotkampanjo.           

10/09/2021

Meksiko : dua leĝo, kiu kriminaligas abortigon estas juĝita kontraŭ-konstitucia

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/09/meksiko-dua-lego-kiu-kriminaligas-abortigon-estas-jugita-kontrau-konstitucia.html

11/03/2021

Salvadoro : la Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj studas la kazon de Manuela, Salvadoranino mortinta en malliberejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/salvadoro-la-interamerika-kortumo-pri-homaj-rajtoj-studas-la-kazon-de-manuelo-salvadoranino-mortinta-en-malliberejo.html

28/07/2017

Ĉilio: Marŝado por la rajto abortigi «libere, senpage kaj sekure»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/07/cilio-marsado-por-la-rajto-abortigi-libere-senpage-kaj-sekure.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }