Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 septembre 2021 7 12 /09 /septembre /2021 20:53
Pexels / Pixabay

12/09/2021

La ekvilibro en la akvoj de la norda kaj suda hemisferoj estas garantiata de oceana sistemo je unika kaj kompleksa fluado. La geografiistoj konas ĝin sub la nomo AMOC (Atlantic Meridional Overturning Circulation) Meridiana Cirkulado de Atlantika Reverso (MCAR).  Ĝi ankaŭ estas konata sub la nomo Gulf Stream (Golfa Marfluo), kiu vere estas natura reguligo de la tutmonda klimato. Studaĵoj montris, ke tiu oceana fluado estas nun minacita.

Antaŭnelonge, teamo de sciencistoj provis inspekti la staton de la Golfa Marfluo. Post ekzameno de la datumoj ili konkludis, ke la fluado spertis « perdon de stabileco preskaŭ totala dum la lasta jarcento ». Estis  jam demonstrite, ke la Golfa Marfluo atingis sian plej malfortan punkton de antaŭ pli ol mil jaroj, sed la nuna studaĵo sugestas, ke la damaĝoj estas neinversigeblaj.            

Antaŭ tiu studaĵo, kies rezultoj estis publikigitaj en la revuo "Nature Climate Change", la sorto de la Golfa Marfluo estis temo ene de la sciencista medio. La nuna esploro establis, ke la AMOC estas tute falonta pro la klimata ŝanĝiĝo.

 

La kolapso de la Golfa Marfluo havos katastrofajn konsekvencojn

La Golfa Marfluo agas kiel giganta rultrotuaro. Ĝi transportas la varman kaj salan akvon de Tropikoj al nordo kaj la malvarman akvon al la sudo laŭlonge de la oceana planko. Ĝia kolapso havus katastrofajn efikojn al la homa vivo kaj sano de la planedo.   

Tio havus kiel konsekvencojn malreguligon de la tutmondaj meteologiaj sistemoj, leviĝon de la marnivelo en Atlantiko, pli gravan malvarmiĝon kaj plej potencajn tempestojn en la norda hemisfero. Ĝia kolapso kaŭzus ankaŭ katastrofajn plagojn por la homaro.

 

Kaŭzas tion la klimata ŝanĝiĝo

Miliardoj da personoj en la mondo suferus tiajn konsekvencojn. La kulturoj en Afriko,  Sud-Ameriko kaj Barato estus tuŝataj, laŭ la meteologia buroo de Unuiĝinta Reĝlando.    

Laŭ Niklas Boers, esploristo ĉe la Instituto de Potsdamo por la esploro pri klimata efiko en Germanio, la MCAR povas ekzisti en nur du statoj : stato pli forta kaj pli rapida, kaj alia pli malrapida kaj pli malforta.

La unua subtenas la klimatan ekvilibron kaj la dua estus katastrofa. La esploristo opinias, ke la oceana fluado povus rompiĝi, t.e adopti staton pli malfortan kaj pli malrapidan, pli frue ol prognozis la antaŭaj esploroj.

16/06/2021

Klimato : la planedo eble jam transiris neinversigeblan punkton, alarmas sciencisto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/klimato-la-planedo-eble-jam-transiris-neinversigeblan-punkton-alarmas-sciencisto.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }