/image%2F0553642%2F20210928%2Fob_4367e8_falkcs-uyamsppr.jpg)
28/09/2021
5 000 personoj protestis en Iquique, norde de Ĉilio, kontraŭ eksterregula migrado. Tiu manifestacio finiĝis per ŝoka sceno : la havaĵoj de la senhemaj Venezuelanoj estis bruligitaj.
Tio « estas unu el la plej nehumanaj scenoj viditaj antaŭnelonge en Ĉilio », skribas El País : manifestacio kontraŭ migrado okazigis fajrejon, en kio estis bruligitaj « la malmultaj havaĵoj de grupo de senhejmaj Venezuelanoj », sabaton 25an de septembro en Iquique. « Tendoj, matracoj, vestaĵoj, ludiloj por infanoj […] kaj dokumentoj » brulis post spontana manifestacio, en tiu urbo situanta en la Atakama-Dezerto.
5 000 loĝantoj mobiliziĝis en la sociaj retoj, post perfortaj interpuŝiĝoj vendredon inter familioj de migrantoj, kiuj starigis tendojn sur placo de la urbo, kiam polico venis deloki ilin.
La manifestaciantoj intencis denunci « la nekontrolatan ĉeeston de fremduloj kaj la mankon de kontrolo […] ĉe la landlimo », resumas El País. Ĉe stratangulo, grupo de Ĉilianoj ekflamigis ardejon kaj enĵetis la havaĵojn de ĉirkaŭ dek familioj vivantaj en publika loko, kie ili rifuĝis antaŭe.
Humanitara krizo
Tiujn lastajn jarojn, la nordo de Ĉilio, kiu estas la pervoja enirejo en la landon, frontas « humanitaran kaj sanitaran krizon » ligitan al la multnombraj eksterregulaj alvenoj de fremduloj.
La eksterregulaj eniroj de Venezuelanoj kaj Haitianoj inter aliaj, multe kreskis. La unuaj reprezentas nun preskaŭ trionon el la fremduloj en Ĉilio laŭ la oficialaj nombroj. Pro tio, « dekoj da eksterlandaj familioj starigis sian tendon en la publikaj lokoj », mencias El País.
Denuncita de Unuiĝintaj Nacioj kiel « netolerebla humiligo », la eventoj, kiuj okazis en Iquique kaŭzis multajn reagojn en Ĉilio. La loĝantoj estas partigitaj inter denunco de tiu agreso, kaj peto de plifortigitaj kontroloj ĉe la landlimo.
En la ĉilia ĵurnalo El Mercurio, la urbestro de Iquique kaj Colchane, alia urbo Norde de Ĉilio, petas unuflanke pli da kontrolo de la migrado, kaj aliflanke realigon de gastejoj por la migrantoj. Siaflanke, la ĉilia prokurorejo lanĉis enketon por identigi la aŭtorojn de la faktoj kaj helpos 16 personojn, kies havaĵoj estis bruligitaj.
/image%2F0553642%2F20210928%2Fob_f39370_image-0553642-20210210-ob-c84881-rtx91.jpg)
10/02/2021
Haitio proksime de kolapso
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/haitio-proksime-de-kolapso.html