/image%2F0553642%2F20210924%2Fob_c929bd_fridays-for-feature-demo-103-v-gross2.jpg)
24/09/2021
En Germanio, almenaŭ 12 000 partoprenantoj defilas ĉi-vendrede en la centro de Fribourg-en-Brisgau, alvoke de la ekologiista movado Fridays for Future.
La organizantoj esperis tion, kaj tion atendis la aŭtoritatoj. En Germanio, homa maro defilas de la 13a horo en la centro de Fribourg-en-Brisgau alvoke de la ekologiista movado Fridays for Future.
La partoprenantoj nombras ĝis 12 000 laŭ la polico, pli ol 15 000 laŭ porparolanto de la movado.
La sloganoj estas tre politikigitaj
Ĉiuj generacioj estas reprezentitaj en la marŝado, en kiu la sloganoj estas tre politigikitaj. Ĉiuj manifestaciantoj parolas pri « Klimawahl », nome elektoj por la klimato, reference al la federalaj elektoj, kiuj okazos ĉi-dimanĉe en Germanio.
La aktivuloj por la klimato postulas plirapidan eliron de la karbona erao, plej frue ol 2 030 kontraŭ 2038 antaŭvidita de Berlino. Ili ankaŭ postulas plirapidan disvolviĝon de renovigeblaj energioj, suna kaj venta.