Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 septembre 2021 5 17 /09 /septembre /2021 14:28
VYACHESLAV OSELEDKO – AFP

17/09/2021

Pasintan mardon, Kirgiza tribunalo kondamnis al puno ĝis sep jaroj da enkarcerigo kvin virojn akuzitajn pri forkapto de virino por edzinigi ŝin perforte. Tiu tradicio en tiu lando de Centra Azio daŭras malgraŭ kreskanta indigno.

Komence de la jaro, forkapto sekvata de murdo estigis indignokrion en Kirgizio. Aïzada Kanatbekova, 27-jara estis trovita de la polico mortinta, du tagojn post forkapto fare de tri viroj, kiuj premligis kaj enveturigis ŝin. Tiu forrabo estis filmita de kontrolkameraoj kaj diskonigita en la sociaj retoj. La junulino estis forkaptita por esti perforte edziniginta. La rabisto kaj supozita murdisto estis trovita mortinta. La polico suspektis sinmortigon.

Tiu tradicio forkapti virinojn por trudi al ili geedzecon estas kondamnita de UN kaj de la rajto-defendantoj. Ili ekzistis antaŭ ol Kirgizio fariĝu soveta respubliko en la 20aj jaroj kaj rezistis al la provoj de la sovetaj aŭtoritatoj malaperigi ilin. Ili spertis novan kreskon post la defalo de USSR en 1991.

La forrabo povas efektiviĝi kun interkonsento kadre de rito, sed pli kaj pli ofte efektiviĝas kontraŭ la volo de la « fianĉino ».

Laŭ la buroo de UN-Biŝkeko, en tiu malriĉa lando, kie loĝas 6,5 milionoj da homoj unu geedzeco el kvin okazas post forkapto. Laŭ UN, 14% el la kirgizaj virinoj malpli ol 24-jara, suferas trudan geedzecon. Plejparte el la viktimoj ne plendas pro sento de honto, aŭ ĉar ili estas malkuraĝigitaj de siaj familioj.

La tradicio ekzistas ankaŭ en kelkaj regionoj de Kazaĥio.

 

Manifestacioj en Kirgizio

Sed de antaŭmallonge, virinoj protestas. En aprilo 2021 en Biŝkeko, ĉefurbo de Kirgizio, centoj da manifestaciant(in)oj kriis sian koleron, kun afiŝtabuloj kiel « metu finon al la murdo de virinoj ! ». Ili postulis demision de la ministro pri Internaj aferoj kaj de la ĉefo de la polico de Biŝkeko, kaj akuzis la policistojn pri neagado fronte al tiu forrabo. Tiu ĉi lasta demisiis.

« Neeblas restadi trankvile kaj observi tiujn perfortojn, kiujn suferas virinoj senigitaj je ĉiuj siaj rajtoj », deklaris la ĵurnalistino Makhinour Niïazova.

La kirgiza Ĉefministro Oulougbek Maripov petis de la manifestaciantoj, ke « ili paciencu ». Li promesis, ke ĉiuj kulpintoj pri la murdo estos persekutitaj. La kirgiza prezidento Sadyr Japarov skribis en Fejsbuko, ke tiu incidento fariĝu « la lasta forrabo de virino el la historio » por trudita geedzeco.

En 2018, la murdo de studentino pri medicino, Bouroulaï Tourdaaly Kyzy, 20-jara, mortigita de sia forrabisto en policejo, ĝuste kiam ŝi estis plendonta kontraŭ li, jam kaŭzis manifestaciojn de miloj da personoj en Kirgizio.

 

Apo kontraŭ la forkapto de fianĉinoj

Por firme solvi la problemon, apo estis disvolvita kun rolludo, kiu montras la krizajn situaciojn kaj kiel elturniĝi.

En Jutubo, kaŝaj videoj enscenigas forkaptojn por montri, ke reagi eblas.

Laŭ raporto de la Kennan Institute, kaŭzas la geedziĝajn forkaptojn en Kazaĥio, kreskado tiujn 30 lastajn jarojn de naciismo, promocio de tradiciaj roloj laŭ la sekso, kaj ia nepuniteco por la kulpintoj. 

29/10/2017

Kirgizio: lukti kontraŭ la geedzecoj de neplenaĝulinoj per forkaptado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/kirgizio-lukti-kontrau-la-edzinigoj-de-neplenagulinoj-kaj-per-forkapto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }