Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 septembre 2021 1 27 /09 /septembre /2021 15:27
GIANLUIGI GUERCIA/AFP

27/09/2021

En Malagasio, "Publika forumo pri klimata justico kaj homaj rajtoj" finiĝis sabaton 25an de septembro. Ĉi-okaze, loĝantoj venintaj de pluraj regionoj de la lando mobiliziĝis en Antananarivo kontraŭ la minaj projektoj, kiuj pligravigas la damaĝojn kaŭzitajn de la klimata ŝanĝiĝo kaj modifas iliajn kulturajn, sociajn kaj ekonomiajn rajtojn.     

En la aleoj de la ĝardeno de Antaninarenina, la komunumoj afiŝas sur flagrubandoj la sloganon « La rajto diri ne ».

Raymond Mandiny, agrikulturisto kaj prezidanto de la platformo de la civila socio de Ambanja, nord-okcidente de la lando estas tuŝata de projekto pri ekstraktado de raraj teroj en la duoninsulo Ampasindava, pri kio la loĝantoj ne eĉ estis konsultitaj.

Li substrekas : « 7 000 putoj estis boritaj kadre de testoj. Ili estis malbone ŝtopitaj kaj subfleksiĝoj okazis »             

Antaŭ apenaŭ monato, infano falis en truon proksime de la vilaĝo. Ni  asertas niaflanke, ke ni lasu la komunumojn kultivi vanilon, pipron, kafon, kakaon, kiu aliparte posedas en Ambanja tutmondan faman kvaliton.

« Ĉio ĉi estas profitdona por ni, sed ne la mono, kiun volas doni la societo por ekspluati niajn terojn. Kulturo estas tradicio, kiu transmetiĝas generacion post generacio. Se nia tero estas akaparita, kien ni iros ? »

Ankaŭ la kultura rajto de la loĝantoj estas modifitaj : « Laŭ nia kutimo, ni heredas kelkajn terojn de niaj prauloj, kiujn ni devas protekti. Ekzemple tie, kie la testoj estis faritaj, tomboj estis delokitaj »

 

Revizii la politikon pri disvolviĝo

Por antaŭeviti novajn damaĝojn, interalie kontraŭ la rajtoj al la tero, la registaro devas revizii sian politikon pri disvolviĝo, opinias Zo Randriamaro, kunordigantino de la "Centro de Esploro kaj Apogo por la Alternativoj de Disvolviĝo – Hindia Oceno" (CRAAD-OI) :

« Ni ne povas esperi lukti favore al la klimata justico plenumante samtempe la samajn politikojn pri disvolviĝo karakterizitajn per tendenco, kiun mi nomas ekstraktivismo. Ĝi sin apogas ĉefe sur strategioj pri disvolviĝo, kiu celas promocii grandskalajn projektojn de ekstraktado koncerne minajn aŭ agrikulturajn resursojn, kiel teron kaj akvon »   

« Kompreneble, krom la fakto, ke tiuj projektoj certe finatingos senposedigon kaj delokigon de komunumoj kaj senigos ilin je aliroj al naturaj resursoj, tiuj projektoj havas gigantan ekologian premsignon. Pro tio, tia projekto certe pligravigos la klimatan katastrofon, kiu jam superŝutas Madagaskaron, kaj tio ne estas tolerebla ».

La organizantoj postulas klaran decidon de la malagasa registaro pri tiaj projektoj.                

26/06/2021

Madagaskaro estas frapita de la unua malsatego kaŭzita de la klimata varmiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/madagaskaro-estas-frapita-de-la-unua-malsatego-kauzita-de-la-klimata-varmigo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }