14/09/2021
70% el la 227 viktimoj laboris por meti finon al la senarbarigo kaj ĉiuj, krom unu, vivis en evolulandoj.
Tio estas rekorda nombro. Almenaŭ 227 medidefendantoj estis murditaj en la mondo en 2020, plejparte en Latin-Ameriko, denuncis la NeRegistara Organizaĵo Global Witness (en la angla) en nova raporto publikigita lundon 13an de septembro. Duan sinsekvan jaron, Kolombio staras ĉekape de tiu terura nombrado, kun 65 aktivuloj kaj komunumaj gvidantoj mortigitaj pro sia engaĝiĝo favore al defendo de la naturo.
Krom Kolombio, la krimoj koncentriĝas en Meksiko (30), en Filipinoj (29), en Brazilo (20), en Honduro (17) kaj en ĉirkaŭ dudek aliaj landoj.
Preskaŭ « tri atakoj el kvar » okazas en Centra Ameriko aŭ sud-Ameriko, aldonas Global Witness. La viktimoj havas plurajn similaĵojn : 70% inter ili laboris por meti finon al la senarbarigo kaj ĉiuj, krom unu, vivis en evolulandoj.
Triono apartenis ankaŭ al indiĝenaj popoloj.
Global Witness realigas statistikojn de post la jaro 2012. En tiu lasta raporto, ĝi konstatas tiujn tri lastajn jarojn daŭran kreskadon de tiuj krimoj (167 en 2018 kaj 212 en 2019). La NRO volis ĉi-jare atentigi pri « la industrioj, kiuj estas je origino de la klimata krizo kaj kulpas pri la atakoj kontraŭ la medidefendantoj ».
Plimulto de tiuj murdoj estas precipe ligitaj al la sektoroj pri ligno-ekspluatado, konstruado de baraĵoj, agroindustrio kaj minekspluatado.
29/07/2020
Almenaŭ 212 medidefendantoj estis mortigitaj en 2019
02/08/2019
En 2018, pli ol 160 personoj estis murditaj, ĉar ili defendis la naturmedion
24/07/2018
Almenaŭ 207 defendantoj de la naturmedio estis mortigitaj en 2017, laŭ la NeRegistara Organizaĵo Global Witness