Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 septembre 2021 4 02 /09 /septembre /2021 21:18
2017 Neil Hall/Reuters

02/09/2021

Ĉeĉenaj agentoj plenumas forkaptojn sekvatajn de perfortaj pridemandoj. 

Laŭ la rusia organizaĵo  Russian LGBT Network (Rusia GLAT-reto), en majo 2021 viroj, kiuj parolis la ĉeĉenan lingvon forkaptis Ibragim Selimkhanov en Moskvo, kaj trude rekondukis lin al Grozno, ĉefurbo de Ĉeĉenio.

Tie, la aŭtoritatoj submetis lin al pridemandado pri la samseksemuloj, kiuj vivas en tiu regiono. Tiu evento estis nur la lasta el longa historio de la senkompata represio kondukita de Ĉeĉenio kontraŭ la seksaj kaj genraj malplimultoj.

En 2017, kaj denove en 2019, la ĉeĉenaj aŭtoritatoj kunordigis elpurigojn kelkfoje mortigajn kontraŭ viroj rigarditaj kiel samseksemuloj aŭ ambaŭseksemuloj. La dokumento-filmo premiita « Welcome to Chechnya » (« Bonvenon en Ĉeĉenion ») priskribas detale tiujn ondojn de elpurigado, kaj pri la spertoj de lesbaninoj ofte submetitaj al suferoj ene de siaj propraj familioj.

En 2017, dum la unua ondo de elpurigado, samseksemuloj kaj ambaŭseksemuloj komencis fuĝi Ĉeĉenion, kie ili alfrontis gravajn danĝerojn. Rifuĝinta en kaŝloko, « Magomed » deklaris al "Human Rights Watch" : « Mia vivo estas detruita. Mi ne povas reiri al Ĉeĉenio. Kaj eĉ ĉi tie, mi ne estas en sekureco. Ili havas influon kaj povas retrovi min kaj la aliajn, ie ajn en Rusio, ili havas la tempon ».  

En februaro 2021, la rusia polico arestis du junulojn, kiuj fuĝis Ĉeĉenion, Salekh Magamadov kaj Ismail Isayev. Ili estis poste senditaj al Grozno, kie ili estis enkarcerigitaj. Ili atendas la juĝon, laŭdire ĉar ili publikigis kontraŭ-registarajn mesaĝojn en la sociaj retoj. En marto, la ĉeĉenaj aŭtoritatoj arestis kaj minacis membrojn de iliaj familioj, kiuj insistis pri ilia rajto al jura helpo. Spertulo de "Unuiĝintaj Nacioj" kaj "Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj" postulis, ke la viroj havu aliron al kuracado kaj advokatoj. Advokato finfine povis renkonti ambaŭ junulojn komence de aŭgusto, kaj menciis, ke ii estis torturitaj dum sia enkarcerigo.           

Koncerne Ibragim Selimkhanov, li estas ĝis nun pli bonŝanca. La aŭtoritatoj liberigis lin kaj trudis al li hejmareston. Li poste duan fojon sukcesis fuĝi Ĉeĉenion. Sed tiel longe kiel Moskvo plu toleros, eĉ neos tiun senkompatan kontraŭ-GLATan kampanjon, kondukitan en tute nepuniteco fare de Ĉeĉenio, Selimkhanov kaj multaj aliaj viroj kiel li ne vere estos en sekureco.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }