Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 septembre 2021 3 15 /09 /septembre /2021 15:58

15/08/2021

La 1-an de februaro, la milita puĉo en Birmo renversis la elektitan registaron de la lando kaj instalis despotan militan ĥunton.  

De tiam, la militistoj mortigis pli ol 1 000 manifestaciantojn kaj pacemajn civilulojn kaj delokis 175 000 personojn. 7 000 civiluloj estis arestitaj, enkarcerigitaj kaj kondamnitaj. 300 000 laboristoj estis maldungitaj kaj plejparte el la sindikatanoj estis truditaj kaŝiĝi. La mongajnoj de 83% el la birmaj familioj duoniĝis kaj pli ol 25 milionoj da personoj vivas en malriĉeco. En spirito de solidareco kaj demokratio, la Council of Global Unions alvokis la internacian komunumon adopti urĝajn aranĝojn kontraŭ la milita puĉo por meti finon al la kruelaĵoj kaj al la katastrofo koncerne Homajn rajtojn en Birmo.

En junio, iniciate de la grupo de laboristoj de la Internacia Organizaĵo de Laboro, la Internacia Konferenco pri laboro repuŝis la potencojn de la nelegitima milita ĥunto de Birmo, kaj alvokis al restarigo de la demokratio en la lando. Unuiĝintaj Nacioj nun devas fari same.

Retmesaĝo :

Mi subtenas la alvokon lanĉitan de la sindikatoj el la tuta mondo dum la 76-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi agnosku la Registaron de Nacia Unuiĝo (NUG) kiel legitiman reprezentanton de la birma popolo – kaj ke ĝi repuŝu la militan ĥunton.

Partnerece kun Building and Wood Worker's International (BWI)

International Trade Union Confederation (ITUC)

IndustriALL global union

Education International

International Union of Foodworkers

 

 

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }