Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 septembre 2021 1 20 /09 /septembre /2021 16:54

20/09/2021

Sude de Benino, la ĉefa rezervejo de biosfero de Unesko, naskiĝinta de la volo de Neregistaraj Organizaĵoj naskis en la delto de Mono, antaŭ preskaŭ jaro. Por akiri tiun klasadon fare de Unesko, la NROj laboris kun la surlokaj loĝantoj kaj proponis planon de komunuma administrado. Tiu specifa areo estas nun minacita.

La Monda kongreso pri naturo de la "Internacia Unio por la Konservado de Naturo" (UICN) okazis ĝis la 11a de septembro en Marsejlo, sude de Francio. Kiel konsilisto de Unesko, la UICN partoprenas al la disvolviĝo de la rezervejoj de biosferoj en la tuta mondo, inter kiuj tiu de la malalta valo de la Vémé (francigita Ouémé), en Benino, kiu festos baldaŭ sian unuan jaron da ekzistado.

Tiu rezervejo de biosfero fariĝis vivesenca por la regiono : « La specifeco ĉi tie estas, ke tiu rezervejo nutradas grandan parton de Benino, ĉar tiu rezervejo entenas la riveregon Ouémé, la lagon Nokoué kaj la riveron SO ». « Granda parto de la produktado nutradas ne nur Beninon, sed ankaŭ apudan Niĝerion », komentas unu el la aganto de tiu kreado, Maximin Djondo, direktoro de la NRO BEES, por edukado kaj medio en Benino.

 

Areo nun minacita

Sed hodiaŭ, la areo estas minacita, interalie ĉar ĝi situas en translima zono tre loĝata : « La mendo kreskas, do la produktado kreskas. Kaj ankaŭ la loĝantaro, kiu okupas tiun areon kreskas ».

« Do, la premo sur la naturaj resursoj fariĝas pli kaj pli forta, dum ĝi estas Ramsar-loko je internacia graveco » aldonas S° Djondo. Plie, kore de la galeriaj arbaroj , loĝas endemia specio, la simio je ruĝa ventro, ankaŭ minacita de la troekspluatado de ligno.

Same kiel ili klopodis por akiri la klasadon fare de Unesko, la NROj do laboras kun la surlokaj loĝantoj por protekti tiun medion : « Ni difinu novajn regulojn de administrado tiamaniere, ke la premo estu haltigita aŭ malaltigita, kaj ke la resursoj ne estu tute elĉerpitaj por la estontaj generacioj ».

Le venonta etapo estas strikta realigo de la plano pri administrado : « ĉio, kion ni antaŭvidis por plibonigi la diversecon de tiu grava ekosistemo estu konsiderata kaj povu profiti al la surlokaj populacioj ».

 

https://www.rfi.fr/fr/environnement/20210907-b%C3%A9nin-la-basse-vall%C3%A9e-de-l-ou%C3%A9m%C3%A9-une-r%C3%A9serve-de-biosph%C3%A8re-vitale-mais-menac%C3%A9e

https://www.youtube.com/watch?v=7v3YvnAmYiE

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }