/image%2F0553642%2F20210827%2Fob_5c2b19_1629925649-1629923483-2021-08-19t19533.jpg)
27/08/2021
En Ukrainio, ĵus apud Odeso, historiistoj malkovris tion, kio eble estas unu el la plej vastaj komunaj fosaĵoj iam identigitaj en la lando. Ĝi datiĝas de la stalina periodo, fine de la 30aj jaroj. Tiu malkovro ŝajne relanĉos la memorlaboron pri la krimoj plenumintaj en Ukrainio kaj aliloke, dum la soveta periodo.
Okaze de serĉfosadoj, antaŭaj al laboraĵoj en la zono de la flughaveno de Odeso, 29 komunaj fosaĵoj estis malkovritaj fare de arkeologiistoj kaj historiistoj ; areo 5-hektara, kiu ŝajne enhavas inter 5 000 kaj 8 000 kadavrojn.
Tre verŝajne, temas pri personoj ekzekutitaj inter 1937 kaj 1939 fare de la soveta sekreta polico. Fine de la 1930-aj jaroj, la Popola Komisariato pri internaj aferoj (NKVD) procedis al tio, kio estas nomata "Granda Purigo". Miloj da civitanoj tra Soveta Unio estis murditaj per kugloj en la nukon.
Eble eĉ pli da kadavroj
Nur en Odeso, 8 600 personoj estis mortokondamnitaj inter 1938 kaj 1941, sed la tiamaj registroj troviĝas en Moskvo, kaj la ukrainiaj aŭtoritatoj havas neniun bonŝancon aliri al ili.
Laŭ la Ukrainia Instituto pri nacia memoro, kiu komencis aliajn serĉfosadojn, la nombro de kadavroj povus esti eĉ pli alta.
Tiuj malkovroj sendube relanĉos la debaton pri la memoro de la krimoj dum la soveta periodo, kiam en Ukrainio, en la 1930-aj jaroj, la kamparanaro estis amasmortigita fare de malsatego ŝajne organizita de Moskvo, la Holodomoro, kaj ke la intelektularo estis eliminita per amasaj ekzekutoj.
/image%2F0553642%2F20210827%2Fob_25f044_odessa-ukraine.jpg)