14/08/2021
Kelkajn tagojn post la incendioj, Turkio estas tuŝita fare de perfortaj inundoj. Ili estas la plej gravaj okazintaj tiujn lastajn jardejojn, mencias la spertuloj. Almenaŭ tridek personoj mortis.
La aeraj fotoj de la urbo Kastamonu (norde de Turkio) aperigas vidaĵon de la damaĝoj kaŭzitaj de la inundoj.
Torentoj superfluis en daŭro de kelkaj minutoj. Ondoj de koto enĵetiĝis en la stratojn de la urbo.
En tiu regiono, 25 personoj mortis.
En la najbara regiono Sinop, ankaŭ tuŝita, 2 personoj mortis.
Multaj aliaj personoj malaperis.
Temas pri la plej gravaj inundoj en Turkio de antaŭ jardekoj, laŭ la specialistoj.
« La tuta mondo frontas tian katastrofon »
La prezidento Recep Tayyip Erdoğan iris surloken por subteni la viktimojn.
« Tia dramo ne okazas nur en nia lando, li deklaris. Ankaŭ Usono, kanado, Germanio kaj ĉiuj aliaj eŭropaj landoj suferis tion. La tuta mondo frontas tian katastrofon ».
« Ni ne povos revenigi tiujn, kiuj mortis. Sed nia registaro faros ĉion eblan por helpi la viktimojn. Estu trankvilaj ».
Tiuj inundoj estis kaŭzitaj de imponaj pluvegoj, kiuj okazas de post marde vespere. Krom homa bilanco ege peza, la materialaj damaĝoj estas konsiderindaj.
09/08/2021
Klimato : la spertuloj de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) antaŭvidas « senprecedencan » kreskon de la ekstremaj meteologiaj eventoj