Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 août 2021 2 17 /08 /août /2021 21:30
FERNANDO LLANO / AP

17/08/2021

La homa bilanco post la tertremo, kiu frapis Haition la 14an de aŭgusto senĉese pligraviĝas : pli ol 1 400 mortintoj, laŭ la nombro publikigita ĉi-marde 17an de aŭgusto. Laŭ Frantz Duval, ĉefredaktoro de la plej grava ĵurnalo de la insulo, Le Nouvelliste, la veraj malsanoj, pri kiuj suferas la lando, estas la koruptado de ĝiaj elitoj kaj la eraroj de la internacia komunumo.

Sabaton 14an de aŭgusto, la sudo de Haitio estis frapita de terura tertremo ; 7,2 laŭ la skalo de Richter. La spertuloj menciis, ke tiu tertremo estas pli potenca ol tiu, kiu okazis en 2010.

De post sabaton matene, vunditoj estas eltiritaj el la ruinaĵoj, kadavroj estas malkovritaj, oni taksas materialajn damaĝojn. Ĉiuj provas akiri novaĵojn de la tuŝitaj lokoj, kie vivas 2 milionoj da Haitianoj, en tri geografiaj departementoj.

Post la stuporo de la unuaj momentoj, la proksima kaj najbara solidareco stariĝas. La internacia helpo organiziĝas.

Haitio ja ricevis novan bategon. Tio okazas al ni tiel ofte.

Tri tagojn poste, dum la aranĝoj estis apenaŭ komenciĝintaj, la tropika depresio Grace falas sur la landon.

Nenio alia estas por fari krom esperi, ke estos pli da timo ol sufero.

Restas nur atendi kaj elteni silente. Atendi surgenue por restariĝi kiel eble plej rapide, ĉar en Haitio la katastrofoj sinsekvas je infera ritmo.

 

Mankitaj okazoj

La lando, de post 2008 spertas uraganon, tertremon, kontestitajn balotojn, fuŝan administracion, katastrofojn kaj misfunkciantan regadon. Senĉese.

La Haitianoj ne sukcesis transformi en okazon la problemojn, kiujn ili frontas ; la internacia komunumo ne sukcesis transformi en realaĵon siajn volojn kaj projektojn.  

Inter malgrandaj surlokaj koruptadoj kaj grandaj internaciaj komplicecoj, la miliardoj nur trapasas Haition sen solvi ties problemojn.    

La helpoj liveritaj kaj la naciaj buĝetoj tro rapide finatingas eksterlandajn bankkontojn por lasi daŭrajn spurojn de ŝanĝo.

Tio estas fakto, ke de pli ol dek jaroj, asembleo de spertuloj, politikistoj, falsaj amikoj kaj veraj almozdonemuloj transformas ĉion en neplenumintajn projektojn. Sendube la tertremo de la 14a de aŭgusto utilos kiel preteksto al novaj deturnoj per nekompetenteco, avideco aŭ malatento.

Estas tiel facile deturni la monhelpon, kiu celas restarigi la landon, ke ne la naturaj katastrofoj plej damaĝas Haition, sed prefere la nerespektitaj promesoj kaj la grandskalaj rabadoj.  

Espero, fido kaj mizero estas utiligataj de la regantoj kaj ties amikoj. Delonge la ĉefa katastrofo estas tiu ĉi en Haitio, aparte de antaŭ dek jaroj. 

https://www.courrierinternational.com/article/seisme-en-haiti-la-vraie-catastrophe-nest-pas-celle-que-vous-croyez?utm_medium=Social&utm_source=Twitter&Echobox=1629201326-1

 

08/11/2019

Haitio: triono el la Haitianoj suferas pri malsato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/haitio-proksime-de-kolapso.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }