/image%2F0553642%2F20210821%2Fob_d2d28d_phpuib2lc.jpg)
21/08/2021
Ses tagojn post la tertremo, kiu frapis la sud-okcidenton de Haitio sabaton 14an de aŭgusto, multaj viktimoj plu atendas la internacian helpon. Kelkaj serĉas en la ruinaj konstruaĵoj, aŭ amasiĝas ĉe la flughaveno por akiri manĝaĵon kaj trinkaĵon.
« Pro la situacio, ĉi tie ni ne plu havas laboron. Ni estas devigataj serĉi aĵojn sub la ruinaĵoj por gajni iom da mono kaj aĉeti ion por manĝi », atestas Peterson, kiu eliras kovrita per la polvoj de domo.
En la kampo-Perrin, sud-okcidente de Haitio tuŝita de la tertremo sabaton 14an de aŭgusto, kiu mortigis pli ol 2 200 personojn, la viktimoj elturniĝas per propraj rimedoj. En la ruinaĵoj de hotelo, ŝovelmaŝino lokita sur grandega amaso de rubaĵoj, betonblokoj, malembarasas. Kiam ĝi plenumas ŝovelbatojn en la ruinaĵojn, viroj rapidegas suben por rikolti kelkajn manĝaĵojn.
La civilprotektado provas sekurigi la lokojn
Riske de sia vivo, sen ia ajn protektado, en tiuj nestabilaj ruinaĵoj, tiuj viktimoj serĉas akvo-botelojn aŭ feraĵojn por revendi. Ĉio ĉi sub la okuloj de agento de la municipa polico, sola kaj tute superŝutita.
Ĉeestas ankaŭ agento de la civilprotektado, kiu reprezentas la Ŝtaton. Lia misio estas bagatela. En tiu nepriskribebla kaoso, li estas tie por preventi, konsili la homojn, ke ili ne alproksimiĝu de la ruinaĵoj. « Ni ricevis instrukciojn por tio » li praviĝas. « La popolo opinias, ke ni helpas, sed nia laboro estas atentigi la homojn. La popolo ne konas nian veran mision. Ni provas komprenigi al ili, sed tio estas malfacila ». Plian fojon, tio ilustras, la nepotencon de la haitia Ŝtato, kvazaŭ neekzistanta en Kampo-Perrin.
Viktimoj plu atendas helpon
En la flughaveno de la urbo Kaj, ne malproksime, la situacio estas same terura. Dekoj da personoj amasigitaj malantaŭ la krado rigardas militan helikopteron, kiu alteriĝas. Ĉi tie estas liveritaj la donacoj de la NeRegistaraj Organizaĵoj kaj de la fremdaj landoj. Venante al la flughaveno, tiuj ĉi Haitianoj esperas interkapti ion por manĝi. Plejparte devenas de sia vilaĝo, kien nek la NROj nek la ŝtatservoj venas.
« Ni venis ĉi tien por diri, ke de la helpoj ni nenion ricevis », koleras Marie-Jeannette. « Ni ne plu havas domon, eĉ ne tendon por ŝirmi nin, nek nutraĵoj, nek akvon. Ni vivas en la stratoj, kun nia bebo »
La viktimoj nur vidas trapasi antaŭ si tiujn bazajn havaĵojn, tiom esperitajn. Ili estas transmetitaj de la helikoptero al kamionoj, antaŭ ol tiuj ĉi iras al la grandaj urboj de la lando.
/image%2F0553642%2F20210821%2Fob_dac5f4_image-0553642-20210817-ob-616b1b-haiti.jpg)
17/08/2021
Tertremo : « En Haitio, la vere alia katastrofo »
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/tertremo-en-haitio-la-vere-alia-katastrofo.html