Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 août 2021 5 13 /08 /août /2021 19:46
Foto: Ivan Nikiforov/Anadolu Agency via Getty Images

13/08/2021

La mondo fiksas sian rigardon al la incendioj, kiuj nun detruadas Kalifornion, Grekion kaj Turkion. Sed kiel ĉiujare, for norde de Rusio, ankaŭ Siberio brulas. Kaj la ardejo havas senprecedencajn dimensiojn. Unuafoje de kiam tiuj fenomenoj estas observataj, la fumo atingis la Nordan poluson, laŭ la Kosma Administracio Nasa. Unu el la plej tuŝataj regionoj estas Jakutio, grandega teritorio tre malmulte loĝata norde de Siberio, kie la situacio « pligraviĝas pro tendenco al kresko de la arbaraj fajroj, rilate al nombro kaj areo », registris en sia retejo la rusa meteologia agentejo Rosguidromet.

Laŭ ĝi, pli ol 3,4 milionoj da hektaroj da arbaroj nun brulas, inkluzive de malfacile alireblaj kaj malproksimaj teritorioj. « Dika fumo vastiĝas laŭ grandegaj areoj », ĝi precizigis. 

Siaflanke, la usona kosma agentejo Nasa, raportis en komunikaĵo, ke la fumo deveninta de la incendioj « trakuris pli ol 3 000 kilometrojn kaj atingis la Nordan poluson. Tio estas senprecedenca en la dokumentita historio ».  

 

Ignori la incendiojn

Laŭ ĝi, « la 6an de aŭgusto, dika kaj akra fumo emisiita de la arbaraj fajroj kovris plimultan parton de Rusio », fotita de la satelitoj. Fine de julio, dum surloka vizito de la franca novaĵagentejo AFP, la fajrobrigadistoj kaj la lokaj aŭtoritatoj eksplikis, ke ili mankas je personoj, materialoj kaj aliaj resursoj por fronti la amplekson de la incendioj.

La ekologiistoj kritikas la rusian politikon de lukto kontraŭ la arbaraj fajroj, kaj interalie registaran dekreton de 2015, kiu ebligas al la lokaj aŭtoritatoj ignori incendiojn, kondiĉe ke la kosto por estingi ilin superas la taksitajn damaĝojn.

Laŭ Alexej Iaroŝenko, specialisto pri la temo ĉe Greenpeace-Rusio, la incendioj jam detruadis 14,96 milionojn da hektaroj en tiu lando de post la 1a de januaro 2021 kaj estas do la plej detrua jaro de post 2012.

Tiu evento intervenas, dum lundon 9an de aŭgusto, la spertuloj de UN pri la klimato (ISKŜ) publikigis raporton en kio ili asertas, ke la homaro « sendiskute » kulpas pri la klimataj perturboj kaj ne havas alian elekton ol draste redukti la emisiojn de forcejefikaj gasoj, se ĝi volas limigi la damaĝojn. Tia granda incendio norde de Rusio estas pligravigita de la varmiĝo. La ardejo ellasas grandan kvankon da CO2, kio siafanke pligravigas la forcejefikon kaj enfermas la mondon en malvirta cirklo.

20/07/2021

Siberio : 800 000 hektaroj da arbaroj estas detruitaj de incendioj : la degelo de la tundro liberigas katastrofajn kvantojn da forcejefikaj gasoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/siberio-800-000-hektaroj-da-arbaroj-estas-detruitaj-de-incendioj-la-degelo-de-la-tundro-liberigas-katastrofajn-kvantojn-da-forcejefi

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }