Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 août 2021 1 02 /08 /août /2021 19:39
AFP/Archives / Jason TAVLAS

02/08/2021

Okaze de pluraj operacoj, la Ocean Viking kaj la ŝipoj de la germanaj NROj ResQship kaj Sea-Watch sukuris 700 rifuĝintojn perditajn marvaste de Libio. 

Pli ol 700 migrantoj, kiuj provis marveturi Mediteraneon sur improvizitaj boatoj estis sukuritaj dum semajnfino, interalie marvaste de Malto kaj Libio, anoncis dimanĉon la NRO SOS-Mediteraneo. De post sabato, ses savadoj estis efektivigitaj en la internaciaj akvoj, kies lasta ebligis sukuri 106 personojn dimanĉon posttagmeze.

Tiu operaco intervenis nur kelkajn horojn, post kiam la Ocean Viking kaj la ŝipoj de Sea-Watch kaj de la germana NRO ResQship jam helpis dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo pli ol 400 personojn perditajn meze de centra Mediteraneo. La elsaviĝintoj estis poste dividitaj inter la Sea-Watch3 kaj la Ocean Viking por ricevi interalie kuracadojn. La « sekura » haveno, kien ili povos elŝipiĝi ne ankoraŭ estas determinita.

 

Ĉu solidara dispartigo ?

Komence de julio, la porparolanto de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, Céline Schmitt, petis de Eŭropo, ke ili « urĝe » organizu proceduron de sistema dispartigo de la sukuritaj migrantoj, antaŭvidebla kaj solidara, cele al garantio de pli bona akceptado, ne lasante nur la mediteraneajn landojn okupiĝi pri ili.       

12/12/2017

Migrantoj en Libio: Internacia Amnestio akuzas la eŭropajn registarojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/migrantoj-en-libio-internacia-amnestio-akuzas-la-europajn-registarojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }