Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 août 2021 7 22 /08 /août /2021 21:34

22/08/2021

Bildo : Eŭropanoj manifestaciis subtene al la afgana popolo en pluraj ĉefurboj (Alklaku la bildon por spekti videon)

La greka registaro anoncis vendredon 20an de aŭgusto, ke ĝi finis la konstruadon de muro 40 kilometrojn longa en la regiono Evros, ĉe la landlimo kun Turkio. Siaflanke, Turkio plifortigas parton de sia landlimo kun Irano.

Vendredon 29an de aŭgusto Grekio deklaris, ke ĝi finkonstruis muron 40-kilometrojn longa ĉe sia landlimo kun Turkio, kaj ke kontrol-sistemo estis tie instalita. La celo, laŭ la ĵurnalo The Guardian, estas « malhelpi eventualajn azilpetantojn atingi Eŭropon, post la konkero de Afganio fare de la talibanoj ».

Laŭ la brita ĵurnalo, la konkero de Kabulo fare de islamaj milicanoj estigis en Eŭropo timon de migradkrizo « simila al tiu de 2015 ».

La greka ministro pri Protektado de la civitanoj, Michalis Chrisochoidis, deklaris dum vizito en la regiono de Evros, nord-oriente de Grekio, ke lia lando adoptis aranĝojn « por malhelpi ripeton de la scenoj, kiuj okazis antaŭ ses jaroj » :

« Ni ne povas atendi senreage […]. Niaj landlimoj restos sekuraj kaj netuŝeblaj »

La demando pri migradkrizo estis elvokita pasintan vendredon fare de la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan, dum diskuto kun la greka Ĉefministro, Kyriakos Mitsotakis. Erdoğan deklaris interalie, ke Afganio kaj Irano estu helpataj, se ne « nova migradkrizo certe okazos », asertas The Guardian.

https://www.youtube.com/watch?v=CHHMdaAnsJk

Ĉirkaŭmuro pli ol 200 kilometrojn inter Turkio kaj Irano

Pli ol miliono da personoj, kiuj fuĝas militon kaj malriĉecon en Mez-Oriento trapasis Turkion por atingi Eŭropan Union en 2015, memorigas la ĵurnalo, kaj en 2016, Turkio subskribis akordon « por reteni la fluadon de migrantoj interŝanĝe kontraŭ financa helpo ».

Laŭ la itala ĵurnalo Il Fatto Quotidiano, muro estas ankaŭ konstruata « ĉe la landlimo inter Turkio kaj Irano. Nun, 156 kilometroj estis realigitaj kaj la celo estis konstruadi ĝis 243 kilometroj ». La ĵurnalo substrekas, ke ankaŭ la turkaj aŭtoritatoj provas « malhelpi la alvenon de migrantoj kaj azilpetantoj », kaj interalie la afganaj rifuĝintoj.

https://www.youtube.com/watch?v=eFxhACTKeB0&t=1s

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }