Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 août 2021 6 28 /08 /août /2021 21:05

28/08/2021

Post la konkero de Kabulo fare de la talibanoj, la hungara registaro evakuis pli ol 500 Afganojn, kaj pli ol 300 el ili alvenis en Hungarion. Tiuj ĉi personoj helpis surloke la hungarajn misiojn dum la 20 lastaj jaroj. Inter ili, ĉeestas almenaŭ 126 infanoj. Ili ĉiuj estis kondukitaj al eks-transitareo apud la landlimo kun Serbio.

Ili venis kun sia familio : infanoj, aĝaj personoj, multaj el ili estas ekstreme traŭmatizitaj. Ili estis lokitaj en kontenereroj fare de la hungaraj aŭtoritatoj. La instalaĵo, ĉirkaŭita de pikdratoj, estas draste prigarditaj.

Tiuj afganaj civitanoj ne ankoraŭ akiris azilon : la rifuĝintoj trapasas 10 tagojn en sanitara kvaranteno en la kampoj de Röszke kaj Tompa, ĉe la landlimo, kaj komencos migrad-procezon. Tiu ĉi procezo postulos almenaŭ 21 tagojn.

Laŭ aktivulo pri Homaj rajtoj, tio estas skandalo:

« La ministro pri Internaj aferoj havas la potencon agnoski tiujn personojn kiel rifuĝintojn sen migrad-procezo. Li havas tiun eblecon, eksplikas Zsolt Szekeres, advokato membro de la Helsinko-Komitato de Hungario. Laŭ miaj informoj, li ne elektos tiun eblecon, do la Nacia Ĝenerala Direkcio pri migrado ja okupiĝos pri la azilprocezo. La Ministrejo pri Internaj aferoj elvokas migrad-procezon, kio estas trompa, ĉar nur tiuj, kiuj kontraŭleĝe restadas en la lando estas koncernataj de la migrad-procezo ».

La afganaj rifuĝintoj ricevas nutraĵon, vestaĵojn, kaj kuracisto venis ekzameni ilin en tiu loko, kiu estigas polemikon.

Pasintece, Unuiĝintaj Nacioj komparis la kontenerojn de la eks-transitareo kun « malliberejoj ». Tiuj zonoj estis fermitaj de la Justica Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj.               

22/05/2020

Hungario fermos siajn kontestatajn kampadejojn por migrantoj en atendozono

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/hungario-fermos-siajn-kontestatajn-kampadejojn-por-migrantoj-en-atendozono.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }