/image%2F0553642%2F20210815%2Fob_f6f514_women-in-afghanistan.jpg)
15/08/2021
Ĉu la afganaj virinoj timas la revenon de la talibanoj ? Pro la forta reveno de la talibanoj, pluraj aktivulinoj pri Homaj rajtoj timas doloran revenon antaŭen, neniigon de ĉiuj streboj kaj progresoj plenumintaj de antaŭ dudek jaroj.
Ĝis 2001, la virinoj en Afganio ne rajtis studi, labori, aŭ simple akiri sendependecon.
« Mi neniam forgesis la senton de senpoveco, kion mi spertis »
Zarmina Kakar – Aktivulino pri Virinaj rajtoj
Sed hodiaŭ, multaj emancipiĝis kaj kreis entreprenojn, ĉeestas la Parlamenton, studas kaj eĉ fariĝis aktivulinoj… Kiel Zarmina : « dum la lasta periodo sub la talibana regado, mia patrino kondukis min aĉeti glaciaĵojn. Mi vidis mian patrinon ricevantan skurĝadon, ĉar ŝi malkaŝis sian vizaĝon kelkajn minutojn. Mi neniam forgesis la senton de senpoveco, kiun mi spertis. Mi ankoraŭ sentas, ke se la talibanoj revenas ĉe la potenco, ni denove travivos samajn terurajn horojn ».
Oni ne povas « maleduki » milionojn da personoj, trankviliĝas kelkaj aktivulinoj, kiuj opinias, ke la apetito pri sciado kaj libereco estas nun ankrita por ĉiam en la afgana virina socio.
/image%2F0553642%2F20210815%2Fob_d8ab3d_istockphoto-165666406-1024x1024.jpg)
https://fr.euronews.com/2021/08/14/les-femmes-afghanes-ne-veulent-pas-revenir-vingt-ans-en-arriere
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=2BSCe7cNtDU
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=LAfDuinGXS8
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=9142gM-QoxU
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=JfKMIssLhu4
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=Yv9wxabWWto