/image%2F0553642%2F20210810%2Fob_e4b23f_image-0553642-20200926-ob-de999c-48764.jpg)
09/08/2021
Dum la bildoj de inundoj kaj incendioj figuras frontpaĝe de la ĵurnaloj en la tuta mondo, la spertuloj pri la klimato de Unuiĝintaj Nacioj publikigas ĉi-lunde siajn novajn tre atenditajn klimatajn prognozojn, tri monatojn antaŭ la klimat-konferenco COP26, gravega por la estonteco de la homaro. Post du semajnoj da senpublika kaj virtuala kunsido, 195 landoj aprobis vendredon tiun unuan novan kompletan taksadon de la ISKŜ de antaŭ sep jaroj, kies « resumo por la decidantoj » estis intertraktita vorton post vorto.
Altiĝo de la varmegoj kaj diluvaj pluvoj
La planedo suferos « senprecedencan » altiĝon de la ekstremaj meteologiaj eventoj kiel varmego aŭ diluvaj pluvoj, eĉ se la mondo sukcesas limigi la varmiĝon je +1,5°C, avertas la raporto de la spertuloj pri la klimato de UN (ISKŜ).
Laŭ « amplekso kaj ofteco », tiuj eventoj estos senprecedencaj por la homaro koncerne la periodon aŭ la lokon, kie ili okazos precizigas la sciencistoj, kiuj alarmas kontraŭ koincido de ekstremaj eventoj – varmego plus sekeco, pluvoj plus inundoj – kiu povus estigi « gravajn kaj senprecedencajn efikojn »
Varmiĝo pli rapida ol la antaŭaj prognozoj
Laŭ la nova raporto de la spertuloj pri la klimato de UN, la varmiĝo de la planedo ŝajne atingos +1,5°C ĉirkaŭ la jaro 2030 kompare kun la antaŭ-industria erao, t.e dek jarojn pli frue ol la lastaj prognozoj, kiuj datiĝas de antaŭ tri jaroj. Poste la temperaturoj plu altiĝos kaj superos tiun sojlon – unu el la ŝlosaj limigoj de la Pariza Akordo – antaŭ la fino de la jaro 2050, eĉ se la mondo sukcesas draste redukti la emisiojn de forcejefikaj gasoj, aldonas tiu ŝoka raporto publikigita de la ISKŜ.
Sorbi la CO2 estas komplika
La kapableco de la arbaroj, de la grundoj kaj de la oceanoj sorbi la CO2 emisiitaj de la homoj riskas malfortikiĝi pro la pluaj emisioj, minacante la klopodojn limigi la plivarmiĝon de la planedo je akcepteblaj niveloj, atentigas la spertuloj.
Dum la ses lastaj jardekoj, tiuj karbon-putoj sukcesis eltiri el la atmosfero 56% de la CO2 emisiitaj de la homaj aktivecoj, kio limigis la varmiĝon. Sed ili riskas estontece « perdi sian efikon », laŭ la raporto de la ISKŜ.
Fosiliaj energioj : alarmaj sonoriloj estas « surdigaj »
La raporto de la klimat-spertuloj de UN (ISKŜ) devus « signi la finon » de la fosiliaj energioj, kiuj « detruas la planedon », reagis la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres.
Tiu taksa raporto, kiu estas la unua kompleta de antaŭ sep jaroj, estas « ruĝa alarmo por la homaro. La alarmaj sonoriloj estas surdigaj : la emisioj de forcejefikaj gasoj kreitaj de la fosiliaj energioj kaj la senarbarigo sufokas nian planedon », li aldonis en komunikaĵo.
/image%2F0553642%2F20210810%2Fob_38e2e5_ipcc1.jpg)
https://www.laprovence.com/actu/en-direct/6452607/giec.html
angla : https://www.youtube.com/watch?v=9Li1u_JioIo
germana : https://www.youtube.com/watch?v=T-0c6y860LA
Itala : https://it.euronews.com/2021/08/09/rapporto-shock-sul-clima-dell-onu-il-peggio-deve-ancora-venire
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=IhtJj31675M
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=hwxuNZnTvww
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=d6otLsuSnfA
Gronlando :
Grekio :
Barato :
Ĉinio :
Siberio :
Germanio :
Kanado :
Mezopotamio :
Japanio :
Barato :
Norda Ameriko :
Madagaskaro :
Turkio :
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/turkio-la-marbordoj-estas-invaditaj-de-marmuko.html
Antarkto :
Panamo :
Indonezio kaj orienta Timoro :
Aŭstralio :
Filipinoj :