15/08/2021
La japana meteologia agentejo JMA registris rekordajn pluvegojn en la gubernio Hiroŝimo kaj norde de la insulo Kiuŝuo.
Alarmo en Japanio. Pli ol miliono da personoj estis petitaj evakui sian hejmon post rekordaj pluvegoj, kiuj kaŭzis sabaton 14an de aŭgusto inundojn kaj terglitojn okcidente de Japanio.
La aŭtoritatoj de la gubernio Hiroŝimo kaj de la nordo de la insulo Kiuŝuo, deklaris la plej altan nivelon de alarmo pri evakuado.
La japana meteologia agentejo JMA registris senprecedencajn rekordajn pluvegojn en tiu regiono. Televidaj bildoj montras personojn sukuritajn helpe de savboatoj en la superŝutitaj stratoj de la urbo Kurume (gubernio Fukuoko), dum kotfluado komenciĝas superbordiĝi en la najbara gubernio Saga.
La sukurservoj serĉadas la malaperintojn
Virino 59-jara mortis kaj du membroj de ŝia familio malaperis en Unzeno, sud-okcidente de la lando, post kiam du domoj estis superŝutitaj fare de terenglito, laŭ surloka respondeculo, Takumi Kumasaki. « Pli ol 150 soldatoj, policistoj kaj fajrobrigadistoj estis senditaj por partopreni la sukuroperacojn, li eksplikis. Ili serĉas la malaperintojn, prigardante samtempe eventualajn terenglitojn, dum fortaj pluvoj plu falegas ».
Laŭ la sciencistoj, la tutmonda klimata ŝanĝiĝo estigas atmosferon pli varman, kiu retenas pli da akvo. Tio kreskigas tiel la riskon kaj la intensecon de ekstremaj pluvegoj.
Komence de julio, pluvegoj estigis detruan kotfluadon en la marbanejo Atamo, ĉirkaŭ cent kilometrojn okcidente de Tokio, kiu okazigis la morton de 23 personoj kaj malaperon de 2 aliaj.
En julio 2020, rekordaj inundoj sud-okcidente de Japanio okazigis pli ol 80 mortintojn kaj malaperintojn.
/image%2F0553642%2F20210814%2Fob_c77343_la-region-japon-kyushu-site-mbrwcj.jpg)
/image%2F0553642%2F20210814%2Fob_8d84ad_image-0553642-20210705-ob-be335f-1b15e.jpg)