Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 août 2021 7 08 /08 /août /2021 19:59

08/08/2021

Bildo : STRIKRAJTO ESTAS FUNDAMENTA RAJTO –  NI SUBTENU LA LABORISTOJN EN LA AERTRAFIKO

La laboristoj de la aertrafiko de la hungara provizanto de servoj en aernavigacio estas kontraŭleĝe senigitaj je ilia fundamenta rajto al striko. La 26an de julio, pretekste de Kovim-19, la hungara registaro malpermesis al la laboristoj striki, baziĝante sur du dekretoj, malobserve al la decido de la hungara Apelacia kortumo de la 20a de julio 2021, kiu konfirmis ilian laŭleĝan strikrajton.

Ni rifuzu tiun novan malobservadon de la Jurŝtato fare de la hungara registaro kaj ni rifuzu la sindikatan detruadon ĉe HungaroControl.

Retmesaĝo:

S° Victor ORBAN, Ĉefministro de Hungario,

S° Tibor NAVRACSICS, ministro pri publika administracio kaj justico, 

S° Sándo CZOMBA, Ŝtatministro taskita pri dungado 

Mi skribas al vi pri du kontraŭleĝaj decidoj prenitaj de via registaro la 26an de julio, kiu senigas la laboristojn en aertrafiko de la hungara provizisto pri servoj de aernavigacio (ANSP) - HungaroControl – pri ilia fundamenta strikrajto. Mi memorigas al vi, ke la reprezentado kaj kolektiva intertraktado estas fundamentaj rajtoj de la laboro, kiuj estu respektataj.     

Mi do petas de vi meti finon al la malobservado de la Jurŝtato en Hungario, atenti pri respekto de la rajtoj de la laboristoj en Hungario, kaj relanĉi la socialan dialogon.   

Partnerece kun la Eŭropa Federacio de la Transport-laboristoj, kiu reprezentas pli ol 5 milionojn da transport-laboristoj en pli ol 200 sindikatoj de la sektoro

https://www.youtube.com/watch?v=pnEZqCN-XEw

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }