/image%2F0553642%2F20210826%2Fob_96a0b9_telechargement.jpg)
26/08/2021
Pasintsemajne, ĉirkaŭ 4,5 tunoj da fiŝoj estis eltiritaj el la akvo de la plej granda laguno da salita akvo en Eŭropo, Mar Menor, sud-oriente de Hispanio. Tio okazis post amasa morteco kaŭzita de altaj temperaturoj kaj poluado, raportis lundon lokaj mediatoj.
Antaŭ kelkaj tagoj, la regiono de Murcio spertis ondon de varmo, super 40°C en pluraj lokoj. Laŭ la aŭtoritatoj kaj la ekologiistoj, tiu situacio okazigis mankon de oksigeno en la laguno.
La registarestro de Murcio, Fernando Lopez Miras, sendis leteron al la hispana Ĉefministro Pedro Sanchez, kiu petis « tujan alvokon » al kriza kunveno por decidi aranĝojn cele al savado de la amaso de interna akvo, kiu suferas pri ekologiaj problemoj de antaŭ jaroj.
Post pluraj incidentoj tiujn lastajn jarojn, Mar Menor estu deklarita « katastrofa zono » indikis Lopez Miras en la letero sendita mardon.
La problemo estas la eŭtrofiĝo – malutila amasiĝo de nutraĵoj en la akvo kaŭzita de la homaj aktivecoj - kio kondukas al multiĝo de algoj kaj bakterioj. Tiuj ĉi senigas aliajn speciojn je iliaj vivrimedoj.
La regiona registaro akuzas la meteologion kaj la centran registaron, kiu malmulte helpas.
La ekologiistoj tamen asertas, ke la regiona registaro nenion faras kontraŭ la intensa agrikulturo tute proksime de la laguno. Laŭ ili, tio estas la ĉefa kaŭzo de la problemoj. Kiam fortaj pluvoj okazas, la sensala akvo kaj multaj kotoj, kiuj enhavas sterkaĵon, fluadas al la laguno.
https://es.wikipedia.org/wiki/Mar_Menor
/image%2F0553642%2F20210826%2Fob_fc1429_image-0553642-20210607-ob-2872c4-61cf3.jpg)
07/06/2021
Turkio : La marbordoj estas invaditaj de « marmuko »
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/turkio-la-marbordoj-estas-invaditaj-de-marmuko.html