Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 août 2021 7 01 /08 /août /2021 19:32
JEAN-WILLIAM ET RACHEL CHALOPIN / NATURIMAGES

01/08/2021

De post merkredo, la glaciĉapo, kiu vastiĝas sur la ampleksa arkta teritorio fandiĝis ĉiutage je ĉirkaŭ ok miliardoj da tunoj. Tio reprezentas duoble la averaĝan ritmon dum la somera periodo, atentigas la glaciologoj.

La klimata situacio en Arkto maltrankviligas la glaciologojn. Ondo de varmo en Gronlando, kun temperaturoj dek gradojn pli altaj ol la kutimaj temperaturoj dum ĉi tiu sezono, kaŭzis ĉi-semajne epizodon de « amasa » fandiĝo de la gronlanda glaciĉapo, atentigas la glaciologoj de la Polar Portal, modeliga ilo administrata de la danaj esplor-institutoj. De post merkrede 28an de julio, la glaciĉapo, kiu vastiĝas sur la ampleksa arkta teritorio fandiĝis ĉiutage je ĉirkaŭ ok miliardoj da tunoj. Tio reprezentas duoble la averaĝan ritmon de la somera periodo.

 

Ekvivalento al la surfaco de Florido fandiĝis en daŭro de tago

Nekutimaj temperaturoj de pli ol 20 gradoj, kun lokaj rekordoj, estis registritaj norde de Gronlando tiujn lastajn tagojn, laŭ la dana meteologia instituto DMI. Sur la malgranda flughaveno de Nerlerit Inaat,  nord-oriente de Gronlando, la temperaturo atingis 23,4 gradojn ĵaŭde. Tio estas la plej alta nivelo iam mezurita de post la komenciĝo de la meteologia registrado, kaj pli varma ol la maksimuma temperaturo registrita en Danio en la sama tago. Tiu ondo de varmo, kiu tuŝis ankaŭ grandan parton de la ampleksa arkta teritorio, provokis plirapidan ritmon de fandiĝo de la glaciĉapo.

Cele al komparo, la enorma volumeno de fandiĝa akvo ellasita ĉiutage « sufiĉus por kovri la tutan surfacon de Florido per kvin centimetroj da akvo », substrekas "Polar Portal". La rekordo de ĉiutaga fandiĝo, kiu datumas de la somero 2019 ne estis superita, sed la parto de gronlanda teritorio, kie la glacio fandiĝis estas pli vasta ol du jarojn antaŭe, precizigis la arkta observejo.               

06/05/2021

Gronlando : la klimata varmiĝo liberigas toksan hidrargon en la riverojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/gronlando-la-klimata-varmigo-liberigas-toksan-hidrargon-en-la-riverojn.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }