/image%2F0553642%2F20210812%2Fob_6eb627_img-20170601-174808-0.jpg)
11/08/2021
Bildo : Ĉi-semajne en Kolonjo, virino manifestaciis dum kolektiĝo de la Forumo de la afganaj migrantoj
Germanio anoncis interrompon de la elpeladoj de afganaj migrantoj al ilia origina lando. Tiu decido estis prenita pro la danĝera situacio en Afganio.
Germanio kaj Nederlando anoncis merkredon, ke ili interrompas la elpeladojn de afganaj migrantoj al ilia origina lando.
Tiu estas returniĝo, ĉar kelkajn tagojn antaŭe, la germanaj kaj nederlandaj aŭtoritatoj kaj aliaj eŭropaj registaroj favoris daŭrigon de la elpeladoj.
Tamen la sekureca situacio difektiĝas tagon post tago en Afganio. Multaj voĉoj aŭdiĝis por denunci la elpeladon de afganaj nacianoj al ilia lando en tia kunteksto.
Berlino do decidis moratorion.
Steve Alter, porparolanto de la germana ministrejo pri internaj aferoj, precizigis ke nun ĉeestas en Germanio ĉirkaŭ 30 000 afganaj migrantoj, kiuj estas sub minaco de elpelado.
« Ili konsistigas la plej multnombran grupon de migrantoj en kontraŭleĝa situacio, li aldonis. Ni konsideras, ke la personoj en kontraŭleĝa situacio devos forlasi la landon, kiam tio eblos ».
Siaflanke, la porparolanto de la federala registaro, Steffen Seibert, pravigis tiun moratorion. « Kompreneble, tiu decido estis prenita kaŭze de la eventoj, kiuj okazas tiujn lastajn tagojn. Ni konsultos niajn eŭropajn partnerojn pri la temo ».
Bruselo opinias, ke ĉiu membro-Ŝtato prirespondecas. Tion memorigis pasintan mardon unu el la porparolantoj de la komisiono.
En julio, la afgana registaro alvokis la eŭropajn landojn, ke ili interrompu la elpeladojn almenaŭ dum la tri venontaj monatoj.
Sur la tuta kontinento, preskaŭ 1 200 afgananoj estis elpelitaj el Eŭropa Unio de post la jarkomenciĝo.
/image%2F0553642%2F20210812%2Fob_9ff630_afganio-1.jpg)
06/10/2017
Eŭropa Unio/Afganio: Internacia Amnestio postulas moratorion pri la elpelado de la Afganoj
/image%2F0553642%2F20210812%2Fob_83638b_afganio-3.jpg)
03/12/2013
Afganio planas restarigi ŝtonumadon
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/afganio-planas-restarigi-%C5%9Dtonumadon.html