03/08/2021
De post la jaro 2015, la eŭropa memortago pri la genocido de la Romaoj dum la Dua Mondmilito estas organizita ĉiun 2an de aŭgusto.
Post la Judoj, ĝi estas laŭnombre la dua eŭropa popolo, kiu estis viktimo de la politiko de rasa ekstermado kondukita de la Tria Regno.
En la romaa lingvo, ĝi estas nomata per la termino « Porajmos » aŭ « Samudaripen ». Same kiel la Judoj, la politikaj opoziciantoj kaj la laŭdiritaj « kontraŭsociuloj », ili estis viktimoj de sistema ekstermado kondukita de la Tria Regno. Almenaŭ 200 000 Romaoj estis mortigitaj dum la Dua Mondmilito, ne kalkulante la aliajn dekojn da miloj, kiuj malaperis.
Tiu genocido estis oficiale agnoskita fare de la germana kanceliero Helmut Schmidt nur en 1982.
Ekstermado paralela al tiu de la Judoj de Eŭropo
Male al daŭra falsa ideo, plimulte el la Romaoj ne estis nomada, sed kamparanoj aŭ urbanoj. Laŭ la naziaj eŭgenikistoj, temis pri popolo, kuzino de la « arja raso », ankaŭ de hindo-eŭropa deveno. Sed male al la arjoj, la laŭdirite « Romaa raso » estis juĝita de la prirasaj spertuloj de la Tria Regno, kiel koruptita per mestizeco. La Romaoj estis do senditaj ekde 1933 al la koncentrejoj Dachau kaj Buchenwald.
La nazia politiko de ekstermo de la Romaoj komenciĝis en 1936, sub la estreco de la SS Arthur Nebe. Tiu ĉi lanĉis kampanjon de sistemaj arestoj, konforme kun la leĝo de decembro 1938, kiu estis nomata leĝo de la « romaa danĝero ». Ĉiu persono konsiderata kiel « Romao », do kiu havas almenaŭ romaajn geavojn, kaj vivanta sur la teritorio de la Tria Regno estis celita de la germanaj aŭtoritatoj.
Sur la Orienta fronto, multaj estis haste ekstermitaj de la Einsatzkommandos, samtempe ol la Judoj kaj komunistoj.
Miloj estis ankaŭ deportitaj al la polaj judaj getoj, kiel la Sintioj kaj la aŭstriaj Lallerioj, kiuj estis enfermitaj en la geto de Lodz, en kio ili okupis apartigan sekcion.
La « kampo de la familioj » en Aŭŝvico
Ekde 1942, Himmler ordonis deportadon de ĉiuj Romaoj de la Regno, escepte de la supozitaj « puraj sangoj » (sen ia ajn mestizeco, laŭ la naziaj kriterioj) aŭ de la romaaj soldatoj, kiuj oficas en la Wehrmacht. Fakte, tiuj esceptoj estis malmulte respektataj, dum la razioj. La Romaoj arestitaj estis senditaj al la koncentrejoj de Buchenwald, Dachau kaj Ravensbrück, aŭ al ekstermejoj de Aŭŝvico-Birkenau, Chelmno, Sobibor kaj Treblinka.
23 000 el la Romaaj deportitoj, plejparte germandevenaj, estis grupigitaj en Aŭŝvico-Birkenau, kie la « kampo de la familioj » estis rezervitaj al ili. La virinoj estis tiam submetitaj al programo de truditaj steriligoj kaj la teamoj de la malbonaŭgura famulo Josef Mengele, la « Anĝelo de la Morto », elektis kobajojn inter la enkarcerigoj por siaj medicinaj eksperimentoj.
La vivkondiĉoj en la kampo estis katastrofaj, multaj Romaoj mortis pro tifo kaj disenterio. En 1943, epidemio de noma, fulmrapida gangreno de la vizaĝo, vastiĝis inter la deportitaj infanoj. La « kampo de la familioj » estis finfine detruita kaj ĝiaj loĝantoj ekzekutitaj en 1944.
Ĉar la genocido de la Romaoj estis duaranga celo en la rasisma politiko de la Tria Regno, ilia postvivanta procento superas tiun de la Judoj. Estis taksite, ke 25% el la Romaoj de Eŭropo estis ekstermitaj, kompare kun 60% el la Judoj.
03/08/2020
Solenaĵo pri la Holokaŭsto de la Romaoj: Eŭropa Unio alvokas la 27 eŭropajn landojn lukti kontraŭ la diskriminacioj