/image%2F0553642%2F20210824%2Fob_8b9530_41695512.jpg)
24/08/2021
De dimanĉo, la Kunordigado de la indiĝenaj popoloj en Brazilo kolektis ĉirkaŭ mil reprezentantojn apud la Parlamento por denunci la « kontraŭ-indiĝenan » politikon de Bolsonaro.
Ĉirkaŭ mil indiĝenoj de Brazilo komencis pasintan lundon semajnon de mobilizado kore de Braziljo kontraŭ la politiko de la prezidento Jair Bolsonaro, kaj antaŭ juĝo de la Ĉefkortumo, decidiga por iliaj teritorioj.
Dimanĉon, la Kunordigado de la indiĝenaj popoloj en Brazilo (Kipb) instalis kampon de « lukto por la vivo » apud la Parlamento. Ĝis la semajnfino tie okazos « manifestacioj kontraŭ la politiko de Bolsonaro koncerne la indiĝenojn », eksplikis la Kipb.
Pasintan junion en Braziljo, manifestacio de indiĝenoj por samaj motivoj kaŭzis koliziojn inter cento da indiĝenoj kaj la polico. Tri indiĝenoj estis vunditaj, ankaŭ tri policistoj, tiuj ĉi per sagoj. La indiĝenoj intencas protesti ĝis dimanĉo kontraŭ pluraj leĝprojektoj submetitaj al la Parlamento, kiuj laŭ ili grave minacas iliajn rajtojn kaj praajn teritoriojn.
Teritorioj estas minacitaj
Kore de la maltrankviliĝoj staras la Leĝprojekto 490 (PL-490), kiu estos submetita al la Kongreso. La plej polemika demando estas la « tesis del marco temporal » (tezo pri limtempa kadro), kiu agnoskas praaj nur la teritoriojn okupitajn de la indiĝenoj, kiam la Konstitucio de 1988 estis promulgita. Tamen multaj indiĝenoj estis delokitaj dum la milita reĝimo (1964-1985).
Merkrede, la indiĝenoj intencas paŝadi ĝis la Ĉefkortumo, kiu decidos, ĉu la « tezo pri limtempa kadro » aplikiĝas al rezervejo de la Ŝtato Sankta Katarino (sudo). Tiu juĝo estas decidiga, ĉar ĝi tuŝos dekojn da teritorioj, kiuj estas diskutitaj de antaŭ jaroj.
Projekto por la ekspluatado de ercoj
Jair Bolsonaro subtenas aliparte leĝprojekton, kiu malfermus la indiĝenajn teritoriojn – jam tuŝitajn de la senarbarigo kaj de kontraŭleĝa minesplorado - al la ekspluatado de naturaj resursoj, minaj interalie. Tiuj teroj situas plimulte en naŭ Ŝtatoj de Amazonia Brazilo, kaj estas esencaj al mediprotektado.
Du aliaj leĝproponoj estas kritikataj, ĉar ili estas konsiderataj de la indiĝenoj kaj de la medidefendantoj kiel « invadoj ». Unu leĝo laŭdas reguligon de la kontraŭ-leĝaj okupadoj de teroj fare de la oresploristoj, arbohakistoj aŭ bredistoj. La indiĝenoj reprezentas 0,5% el la 212 milionoj da Brazilanoj, kaj iliaj teroj vastiĝas laŭ 13% de la teritorio de tiu vasta lando.