20/08/2021
Federala juĝistino deprenis de la petrolfirmao ConocoPhillips la permesilon pri borado norde de la usona arkta Ŝtato. Tio estas venko por la indiĝenaj komunumoj, la medidefendantoj… kaj la polusaj ursoj.
La projekto de giganta petrolborado en Alasko, kiu estis subtenita de Donald Trump kaj poste de Joe Biden, estis forpuŝita merkredon fare de usona federala juĝistino. « Ŝi kritikis la manieron, per kiu la federala registaro taksis la efikon kontraŭ la medio, interalie kontraŭ la polusaj ursoj », raportas la Washington Post.
Malgraŭ la tre forta premo de la medidefendantoj, la petrolkompanio ConocoPhillips akiris permesilojn pri borado por sia projekto Willow, subskribita de la prezidento Trump, poste konfirmita de lia posteulo, Joe Biden.
Merkredon la juĝistino Sharon Gleason, « nomumita de la prezidento Obama », kritikis la studaĵon pri efiko efektivigitan de la federala registaro, kiu laŭ ŝi, « maljuste aprobis la projekton », ne ĝuste analizis « la aliajn modelojn de disvolviĝo » kaj « ne precizigis kiel la polusaj ursoj estos protektitaj », aldonas la granda ĵurnalo de la ĉefurbo.
Tiu decido estas « grava malsukceso por la projekto », kion Alaska prezentis kiel « ĉefan fonton de laborpostenoj ». Laŭ ConocoPhillips, tiuj gigantaj boradoj en la nacia nafto-rezervejo de Alasko, plej vasta proprieto de la Federala Ŝtato, norde de alaska Arkto, intencis produkti « ĝis 160 000 barelojn da petrolo ĉiutage ».
Sur proksima loko Nuiqsut, kie vivas indiĝena komunumo, kiu « tradicie ĉasas migradan boacon », la petrolisto antaŭvidis konstruadon de pluraj boradejoj, instalaĵon pri traktado, gruzminejon kaj centojn da kilometroj da naftokondukilo.
La asocioj pri defendo de la medio kaj la indiĝenaj komunumoj, kiuj turniĝis al justico, salutis la decidon.
Bridget Psarianos, advokatino de pluraj plendantoj, inter kiuj la movado "Iñupiat suverenaj por vivanta Arkto", esprimis sian esperon, ke « la registaro Biden kaptu la okazon engaĝiĝi en procezon konforman al la leĝo, respektu siajn balotajn promesojn preni decidojn bazitajn sur scienco, protektu biodiversecon kaj konsideru kun seriozeco la maltrankviliĝojn de la indiĝena popolo ». Reprezentanto de la asocio Earthjustice elvokas « grandan venkon por la klimato ».
https://www.youtube.com/watch?v=zw6VPqQ4Ixc
La petrol-projekto Willow de ConocoPhilips estis forpuŝita de federala juĝistino : rifuĝo por faŭno kaj klimato