Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juillet 2021 6 24 /07 /juillet /2021 21:11

24/07/2021

La Nacia Asembleo de Sieraleono balotis pasintan vendredon abolon de la mortopuno. La lastaj ekzekutoj en la lando datiĝas de antaŭ pli ol dudek jaroj.

Vendredon 23an de julio, la Nacia Asembleo de Sieraleono balotis abolon de la mortopuno. Ĝi estos anstataŭigita per porĉiama mallibereco aŭ minimuma enkarcerigo je 30 jaroj. La prezidento Julius Maada Bio baldaŭ promulgos la tekston.   

Tiu brita eks-kolonio de Okcidenta Afriko estis kritikata de la defendantoj de Homaj rajtoj, ĉar ĝi ne oficiale abolis mortopunon, kvankam la lastaj ekzekutoj okazis antaŭ pli ol dudek jaroj, kaj ke la kondamnoj estas ĝenerale mildigitaj al porĉiama enkarcerigo.

En majo, la vic-ministro pri Justico, Umaru Napoleon Koroma jam anoncis, ke la registaro abolos la mortopunon por « respektigi la fundamentajn homajn rajtojn de la sieraleonanoj »     

La sieraleona Konstitucio de 1991 antaŭvidas mortopunon pro ŝtelo kun pligravigaj cirkonstancoj, murdo, perfido kaj ribelado.

Vendrede, dum vigla debato inter la 146 membroj de la Nacia Asembleo, la ĉefo de la parlamenta plimulto, Mathew Nyumah, petis de siaj kolegoj, ke ili balotu favore al la abolo de la mortopuno.    

« Bonvolu kompreni, ke ni faras tiun oferon por konformiĝi kun la plej bonaj internaciaj praktikoj », li diris dum la seanco.

 

84 personoj estis kondamnitaj inter 2016 kaj 2020

Tiu baloto intervenas, dum la mortopuno estas pli kaj pli malofta en Afriko. Malavio abolis ĝin en aprilo, kaj Ĉado pasintjare.

En Sieraleono, la lasta ekzekuto okazis en 1998, kiam 24 oficiroj de la armeo estis kondamnitaj je morto post provo de puĉo jaron antaŭen.

Laŭ Internacia Amnestio, fine de 2020, 144 landoj estis abolistoj rajte aŭ fakte : ili ne plenumis ekzekutojn en la lastaj dek jaroj. Tio reprezentas preskaŭ tri kvaronojn el la Ŝtatoj de la mondo.

Malgraŭ grundo riĉega je diamantoj, Sieraleono estas unu el la plej malriĉaj landoj de la planedo. Ĝia ekonomio, gangrenita per koruptado, estis detruita de abomeninda enlanda milito (1991-2002), kiu okazigis ĉirkaŭ 120 000 mortintojn.

Komisiono « Vero kaj repaciĝo » starigita por enketi pri la perforta konflikto jam rekomendis en la 2000-aj jaroj la abolon de la mortopuno, deklarante ĝin « kontraŭa al civilizado ».

Sed la sieraleonaj estroj kontraŭis tion. La tribunaloj kondamnis tiel 84 personojn al mortopuno inter la jaroj 2016 kaj 2020, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }