Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juillet 2021 2 20 /07 /juillet /2021 17:57
Russian Aerial Forest Protection Service / TASS

20/07/2021

Tiu senprecedenca situacio kaŭzita de la nekutimaj altaj temperaturoj en la tundro atestas pri la detruaj efikoj de la klimata ŝanĝiĝo.

La nordo de Siberio, unu el la plej malvarmaj regionoj en la mondo, spertas la plej krizan sezonon de incendioj okazintan en tiuj lastaj jaroj. 

Tiujn lastajn horojn, la rusia armeo deplojadis novajn aerajn rimedojn por lukti kontraŭ la incendioj, kiuj furiozas de antaŭ pluraj tagoj en Siberio. Tiu lando, kiu situas en la arkta cirklo, estas unu el la plej malvarmaj regionoj en la mondo. Ankaŭ miloj da fajrobrigadistoj mobiliziĝis.

Gigantaj arbaraj incendioj detruadas la siberiajn arbarojn kaj kunportas dikan fumon al la proksimaj urboj, devigante la loĝantojn protekti sin de la fumoj.

La flamoj jam detruadis ĉirkaŭ 800 000 hektarojn da arbaroj, interalie en la plej tuŝita regiono Jakutio, kie urĝa stato estis dekretita kelkajn semajnojn antaŭe.    

Sed ankaŭ la frostigita tundro maltrankviligas la aŭtoritatojn kaj la klimatologojn de la regiono. Tiuj siberiaj incendioj asociitaj al la varmego, kaŭzas timon koncerne la degelon de la permafrosto kaj de la torfejoj. La rapida degelo povus multe kreskigi la kvantojn de forcejefikaj gasoj emisiitaj de la frostigitaj plantoj, liberigante tiel la karbonon delonge stokitan en la frostigita tundro.           

Tiujn lastajn 48 horojn, la temperaturoj notitaj de Copernicus, programo pri observado de la Tero de Eŭropa Unio, atestas pri la ekzistado de tre altaj niveloj de Karbona monooksido en la aero super Siberio.  Tiuj kolumnoj da gaso liberigita de la degelo forte difektas la kvaliton de la aero.

En 2019 kaj 2020, la arbaraj incendioj en Jakutio kaŭzis rekordan liberigon de forcejefika gaso en la regiono, laŭ Copernicus Atmosphere Monitoring Service (CAMS), kiu estas parto de la programo pri observado de Eŭropa Unio. 

La rekordaj temperaturoj konstatitaj en la urbo Verĥojansk, kiu troviĝas en unu el la plej malvarmaj partoj de la planedo, estas plia pruvo de tiuj maltrankviligaj ondoj de varmo. Ĉi tie, la temperaturoj superis 30°C, kiel menciis la Nacia agentejo pri meteologia prognozo.

« La temperaturoj estas vere altaj, 8 ĝis 10 gradoj pli altaj ol kutime. Vere maloftas, ke la temperaturo superu 30 gradojn en la nordo », deklaris la sciencista direktoro de la agentejo, Roman Vilfand.

27/06/2020

Siberio: 38°C en  Verĥojansk: rekordo de varmo en Arkto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/siberio-38-c-en-verhojansk-rekordo-de-varmo-en-arkto.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }