Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juillet 2021 5 02 /07 /juillet /2021 20:56

02/07/2021

Komence de la jaro 2021,  Metrorex, publika entrepreno, kiu administras la metroon de Bukareŝto, plene subtenita de la rumana registaro, lanĉis kampanjon de sindikata detruado, anoncis malaltigojn de salajroj kaj maldungojn. Ĝi malkaŝis planon por estigi bankroton de la metro-sistemo. Metrorex kaj la rumana registaro tute ignoris la ripetitajn petojn de la USLM starigi dialogon. Anstataŭ tio, la entrepreno rebatis per serio da timigaj taktikoj : la sindikata gvidanto Ion Radoi ricevis morto-minacojn en la sociaj retoj. La entrepreno persekutis ĉe tribunalo la laboristojn de la Metroo, kiuj partoprenis spontanan manifestacion en marto, kaj la polico bruske eniris en la lokalon de la sindikato. Kaj nun : Metrorex – malobserve al la sindikata rajto – kontraŭleĝe rifuzas enspezi la monatajn kotizojn de la membroj, kaj tiel senigas la sindikaton je financaj rimedoj. La entrepreno postulas nuligon de la kolektiva konvencio ĉe la tribunalo kaj ordonis la USLM, ke ĝi forlasu siajn lokalojn.

Kuniĝu kun ni por esprimi al Metrorex kaj la rumana registaro, ke ili respektu la fundamentajn rajtojn de la laboristoj : la kolektivan intertraktadon kaj la socian dialogon. Esprimu vian rifuzon de la detruado de la sindikato en la metroo de Bukareŝto !                    

Retmesaĝo : 

Kara S° Cîțu, Ĉefministro de Rumanio

Kara S° Drulă, Ministro pri Transporto de Rumanio

Kara S° Paraschiv, Metrorex direktoro 

Mi skribas al vi koncerne la netolereblajn malobservadojn pri labor-rajtoj en la entrepreno Metrorex de Bukareŝto.

Mi estis informita, ke la entrepreno antaŭvidas nuligi la kolektivan konvencion kaj maldungi laboristojn, dum la metro-sistemo kruele mankas je personaro, kaj spertas regule sekurecajn incidentojn. Tiel Metrorex kiel la rumania registaro rifuzas engaĝi socian dialogon kun la sindikato de la laboristoj de la metroo, la USLM.

Anstataŭ tio, la sindikataj gvidantoj estas minacitaj kaj la laboristoj estas persekutitaj ĉe tribunalo, ĉar ili partoprenis spontanan manifestacion en marto 2021, kio estis legitima reago fronte al la minacoj de maldungo kaj malaltigo de salajroj. La entrepreno kontraŭleĝe rifuzas enspezi la kotizojn de la membroj kaj tiel senigas la sindikaton je financaj rimedoj. Ĝi postulas nuligon de la kolektiva konvencio ĉe la tribunaloj kaj ordonis al USLM, ke ĝi forlasu siajn lokalojn.

Ŝokas min eklerni, ke ĉio ĉi okazas en ŝtato membro de Eŭropa Unio, kie la rajto al intertraktado de kolektiva konvencio estas fundamenta por la socia piliero de EU. La kolektiva reprezentado kaj la kolektiva konvencio estas fundamentaj rajtoj en la laboro, kiujn vi devas respekti.

La post-pandemia rekomenciĝo devas inkluzivi fortikajn publikajn transportojn kun personaro, kiu estas aprezata pro ĝia rolo en la konservado de niaj komunumoj.

Mi urĝe postulas de vi, ke vi :

  • Forlasu la juĝajn persekutojn kontraŭ la laboristoj ;
  • Forlasu la planojn pri maldungoj ;
  • Ĉesigu timigi kaj ataki politike la laboristojn kaj la sindikaton; 
  • Komencu taŭgan kaj konstruivan socian dialogon kun la sindikato.        

Partnerece kun la Eŭropa Federacio de la Transport-laboristoj (ETF), kiu reprezentas pli ol 5 milionojn da laboristoj de la sektoro de Transporto venintaj de pli ol 200 sindikatoj de Transporto en Eŭropo,

kaj la Eŭropa sindikata Federacio en la Publikaj Servoj (EPSU), kiu reprezentas 8 milionojn da laboristoj de la publikaj servoj en Eŭropo. 

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }