18/07/2021
La asocioj 193, Moruruoa e tatou, la Protesta kleriko maohi, Eden parc, la Tavini Huiraatira kaj la asocio Radio Te Reo o Tefana organizis pasintsabate 17an de julio, datrevenon de la nuklea-testo Centaure. Tiu evento celis veki la konsciencon pri la nuklea problemo kaj omaĝi la viktimojn.
Pli o 2 000 personoj partoprenis la kolektiĝon organizitan de la asocioj 193, Moruruoa e tatou, la Protesta kleriko maohi, Eden parc, la Tavini Huiraatira kaj la asocio Radio Te Reo o Tefana ĉi-sabaton.
Kelkaj devenis de la Raromatai (Deventaj Insuloj)
Manifestacio ekirinte de la urbo Faa’a kaj kondukita de la sendependista gvidanto Oscar Temaru, kuniĝis kun la aliaj manifestaciantoj en Papeete.
« La mensogoj de la Ŝtato daŭras ĝis hodiaŭ. Tio estas netolerebla. Mi certas, ke plimulte el la franca popolo subtenas nin hodiaŭ. Francio estis informita », deklaris Oscar Temaru.
La celo de tiu kolektiĝo organizita tiun 17an de julio, datreveno de la nukleo-testo Centaure (kiu okazis la 17an de julio 1974) estas veki la konsciencojn pri la nuklea problemo.
Atentigi pri tiu temo aliajn homojn ol nur la kontraŭ-nukleaj aktivuloj estas malfacile : « Tiu temo estas malfacile traktebla, ĉar tre politika : la temo malmulte tuŝas la junulojn », opinias Steve Chailloux, membro de Tavini Huiraatira.
Tiu paca manifestacio intervenas kelkajn tagojn antaŭ la vizito de la Ŝtatestro Emmanuel Macron en Polinezio.
« Li ne venos ĉi tien en trankvilan teritorion, certigas pastro Auguste, prezidento de la asocio 93. Se li intencas vojaĝi trankvile, kalkulante pri la afableco de la Polinezianoj, li eraras. Tiu lando estis detruita de la franca Ŝtato, ĝi nun stariĝas ĉar la nukleaj testoj estas dramo por tiu lando ».
Laŭ la prezidanto de Moruroa e tatou Hirohiti Tefaarere, « ĝis nun, ni ricevis nur anoncojn, nuran komunikadon. Li scias, kion ni atendas, kaj tamen Francio respondis al ni nur per malestimo, aroganteco kaj indiferenteco ».
En 2018 la Tavini Huiraatira, kondukita de Oscar Temaru deponis komunikaĵon ĉe la Internacia Punkortumo de Hago (IPH). La proceduro celas ĉiujn francajn prezidentojn, kiuj regis dum la periodo de la nukleaj testoj, pro krimo kontraŭ la homaro.
Sabaton dum la manifestacio, budo estis starigita por kolekti subskribojn. La celo estis akompani la personojn, kiuj deziras plendi ĉe la Punkortumo de Hago. « La tuta loĝantaro povos plendi ĉe la internacia tribunalo de Hago ĉar la raporto Toxique memorigas, ke pli ol 100 000 personoj estis infektitaj de la nukleo-testo Centaure ».
/image%2F0553642%2F20210718%2Fob_7a7952_at007501.jpg)
/image%2F0553642%2F20210718%2Fob_7e4b69_image-0553642-20210310-ob-3cb768-title.jpg)