/image%2F0553642%2F20210715%2Fob_01a674_3752fa74-6e50-4d9e-947f-6432c258c7e3-2.jpg)
15/07/2021
En raporto publikigita ĵaŭdon, Internacia Amnestio (IA) denoncas la « kruelegan » traktadon suferitan de la migrantoj kaptitaj en Mediteraneo, kaj trude resenditaj en detencentojn en Libio, kun la « hontinda » helpo de Eŭropo.
Falinta en kaoson de post la defalo de la reĝimo de Muamar Kadafi en 2011, Libio fariĝis favorita vojo por dekoj da miloj da migrantoj, kiuj provas atingi Eŭropon tra la maro, riske de sia vivo.
La agentejoj de UN kaj la NROj, kiuj operacas en Mediteraneo, denuncas regule la eŭropajn politikojn, kiuj trudas migrantojn reveni al Libio, kie ili estas enfermitaj en detencentroj en tre kruelaj kondiĉoj.
En sia raporto, Internacia Amnestio asertas, ke fine de 2020, la libia Direkcio de lukto kontraŭ la neleĝaj migradoj (kiu dependas de la ministrejo pri Internaj aferoj) legitimis tiujn malobservadojn pri Homaj rajtoj, kiam li ekprenis la kontrolon de du detencentroj administraciaj de la milicoj. Tiujn lastajn jarojn ĉi tie centoj da rifuĝintoj trude malaperis. En unu el tiuj centroj, atestantoj raportis pri seksperfortoj kontraŭ virinoj fare de la gardistoj. Tiuj ĉi trudis ilin al seksrilatoj « interŝanĝe kontraŭ nutraĵoj aŭ ilia libereco », laŭ la NRO.
« Tiu terura raporto ĵetas novan lumon sur la suferojn de la personoj kaptitaj en maro kaj resenditaj al Libio, kie ili tuj estas arbitre detenitaj kaj sisteme submetitaj al torturo, seksaj perfortoj, trudlaboro kaj aliaj formoj de ekspluatado en plena nepuniteco », menciis Diana Eltahawy, kun-direktorino de Amnestio por Mez-Oriento kaj Norda Afriko.
« Samtempe, la libiaj aŭtoritatoj rekompencis per promocioj tiujn, kiuj estis suspektitaj pri tiaj malobservadoj», ŝi aldonis.
La NRO petis de la libiaj aŭtoritatoj, ke ili fermu « tuj » tiujn detencentrojn.
Ĝi aliparte denuncis la « komplicecon de la Eŭropaj Ŝtatoj, kiuj honteme helpas la libian marbordan policon kapti personojn en la maro, kaj trude resendas ilin en la inferan detenadon de Libio ».
La Eŭropaj Ŝtatoj « devas interrompi sian kooperadon pri la migradoj kaj la kontrolon de la landlimoj kun Libio », kaj « helpi urĝe milojn da blokitaj personoj, kiuj bezonas protektadon », menciis Amnestio.
/image%2F0553642%2F20210715%2Fob_50cb67_libio2.jpg)
/image%2F0553642%2F20210715%2Fob_dd0048_ob-aca79c-amnesty.jpg)