/image%2F0553642%2F20210709%2Fob_9d9e02_e5zn-80xsaqyrht.jpg)
09/07/2021
Italio permesis al la Ocean Viking, la help-ŝipo en maro de SOS-Mediteraneo, albordiĝi Sicilion por elŝipigi la 572 migrantojn, anoncis la NRO Ĵaŭdon vespere.
« La 572 elsaviĝintoj elŝipiĝos en Augusta, en Sicilio », menciis en Tvitero la NRO bazita en Marsejlo.
SOS-Mediteraneo lanĉis merkredon alvokon al Eŭropa Unio, ke ĝi trovu sekuran havenon kaj elŝipigi la migrantojn akceptitajn surŝipe de la Ocean Viking « kiel eble plej rapide ».
« Psikologia angoro »
La NRO maltrankviliĝis pri la manko de antaŭpakitaj nutraĵ-porcioj kaj medikamentoj, kaj pri la sanstato de kelkaj pasaĝeroj, elĉerpitaj kaj deshidratitaj post tri tagoj en maro sub la suno antaŭ ilia savado.
« La situacio difektiĝas horon post horo. La medicina teamo mencias pli kaj pli da kazoj de psikologia angoro » ĉe la pasaĝeroj, inter kiuj virinoj, infanoj kaj kvarmonata bebo, ĝi avertis ĵaŭdon, kelkajn horojn antaŭ ol akiri konsenton de Romo por atingi Sicilion.
De post la komenciĝo de la jaro 2021, 898 migrantoj mortis en Mediteraneo provante atingi Eŭropon, inter kiuj 734 sur la centra vojo al Malto kaj Italio, laŭ la nombroj de la Internacia Organizaĵo por Migradoj (IOM).
SOS-Mediteraneo asertas, ke ĝi sukuris pli ol 30 000 personojn de post februaro 2016, komence per la Aquarius, poste la Ocean Viking.
/image%2F0553642%2F20210709%2Fob_c06258_augusta-8.gif)
/image%2F0553642%2F20210709%2Fob_45a87c_image-0553642-20210708-ob-a1ed7c-afbd8.jpeg)