/image%2F0553642%2F20210721%2Fob_a4d203_voa1626824104.jpg)
21/07/2021
Post la mortigaj riveraltiĝoj en Eŭropo, la provinco Henano, centre de Ĉinio, suferas siavice pri gravaj inundoj. Almenaŭ dek du personoj mortis en la metroo de la urbo Ĝengĝoŭo.
« Tio similas hororan filmon », ekkrias viro en unu el la multaj videoj filmitaj en la inundita metroo de Ĝengĝoŭo, kiuj cirkulas ĉi-merkrede 21an de julio en la sociaj retoj.
En tiu urbo, ĉefurbo de la centra provinco Henano, kie loĝas 5 milionoj da personoj, fortaj pluvoj « mortigis almenaŭ 12 personojn kaptitajn interne de la metroo », raportas la ĵurnalo New York Times. La flualtiĝo de la Flava Rivero aliparte « inundis plejparte de la urbo kaj regiono, precizigas la ĵurnalo, kaŭzante scenojn de detruado kiuj sugestas, ke la homa bilanco povus esti pli grava ».
En la metroa reto de Ĝengĝoŭo, la akvoleviĝo frakasis subten-muron ĉe la enirejo de la 5a linio, kiu ĉirkaŭas la urbo-centron.
« Ĉirkaŭ la 18-a horo, mardon 20an de julio, la akvo enfiltriĝis en la metroan reton inter la stacioj Shakou Road kaj Haitan Temple », detaligas la usona ĵurnalo. Bildoj de inundita vagonaro estis vaste diskonigitaj en la sociaj retoj, kiel ĉi tie fare de Pengpai Xinwen (The Paper)
7月20日晚,郑州暴雨地铁5号线一车厢多人被困,水位淹过肩膀。根据郑州地铁晚上发布的消息,受持续暴雨影响,郑州地铁全线网车站已暂停运营服务,消防人员正在救援。 pic.twitter.com/wCiz7TGhki
— The Paper 澎湃新闻 (@thepapercn) July 20, 2021
Ĉirkaŭ 300 personoj estis ĝis nun sukuritaj, skribas ĉi-merkrede China News, kaj nekonata nombro de pasaĝeroj plu estas blokitaj. En tiu alia video de Pengpai Xinwen videblas la interveno, kiu celas evakuon de la metro-uzantoj :
郑州地铁隧道内救援画面:乘客从水中脱身走上沿边小道
— The Paper 澎湃新闻 (@thepapercn) July 20, 2021
7月20日晚,河南郑州。地铁部分车站被淹,有乘客被困车厢。澎湃新闻从救援人员获取画面显示,乘客从被淹轨道上到沿边走道,排队撤离。有一人担架抬出交由急救人员。(素材来源:消防救援局) pic.twitter.com/SeNqVnrw48
Gravaj pluvegoj jam estis notitaj ĉi-somere en Ĉinio, interalie « antaŭnelongaj inundoj en Siĉŭano, kiuj mortigis centojn da civitanoj kaj devigis milojn da aliaj delokiĝi », memorigas China News. La New York Times substrekas, ke tiu nova epizodo de superakvo « aldoniĝas al la katastrofa bilanco jam spertita ĉi-jare kaj tutmonde pro ekstremaj meteologiaj kondiĉoj ».
/image%2F0553642%2F20210721%2Fob_af74cb_zhengzhou.jpg)
/image%2F0553642%2F20210721%2Fob_db9461_image-0553642-20210716-ob-429b57-e6zgo.jpg)