Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juillet 2021 4 08 /07 /juillet /2021 21:27
SOS Méditerranée / Flavio Gasperini

08/07/2021

La humanitara ŝipo de SOS-Mediteraneo petis pasintan merkredon, por la kvara fojo, sekuran havenon por elŝipigi la 572 personojn sukuritajn pasintsemajne en Mediteranea maro. La NeRegistara Organizaĵo alarmas pri la streĉiteco, kiu regas sur la ŝipo, kaj « la kazoj de dehidratiĝo kaj plena lacego » inter la ŝippereuloj.

« Kvarfoje, ni faris peton al la kompetentaj maraj aŭtoritatoj ». La NRO SOS-Mediteraneo denove petas helpon. Kun 572 personoj sukuritaj inter ĵaŭdo la 1a kaj dimanĉon la 4a de julio, la Ocean Viking « bezonas sekuran lokon de elŝipigo kiel eble plej rapide », insistas Claire, taskita pri komunikado sur la humanitara ŝipo, en video publikigita en Tvitero merkredon la 7an de julio.

« Ĉi tie estas virinoj, viroj, infanoj, kvarmonata bebo (…) Ni havas kazojn de plena elĉerpiĝo, dehidratiĝo kaj marmalsano », ŝi asertis. « La surŝipa varmo – dum multaj estas kuŝitaj sur la ferdeko sub la suno – aldoniĝas al la suferoj kaŭzitaj de ilia terura marveturado en Mediteraneo kaj la ekscesoj spertitaj en Libio », mencias SOS-Mediteraneo.

Aliparte, la NRO certigas, ke plej malfrue vendrede, mankos nutraĵ-porcioj kaj medikamentoj por la pasaĝeroj.

Ĉiuj ĉi problemoj kaŭzas streĉitecon sur la ŝipo. Merkredon, elsaviĝinto saltis en la akvon, laca ĉar ili ne sciis, kiam li atingos la teron. La junulo estis savita de la ŝippersonaro kaj rekondukita al la humanitara ŝipo. « Se mi scius, kiam ni elŝipiĝos, mi povus elteni. Sed tiu necerteco suferigas min », li deklaris. 

SOS-Mediteraneo ripetas senlace, ke « tio estas la devo de la aŭtoritatoj asisti tiujn personojn kiel eble plej rapide », sed ĝis tiam ĝi ne estis aŭdita.  

La Ocean Viking estis la sola humanitara ŝipo ĉeestanta marvaste de la libiaj marbordoj. Plejparte el tiuj ĉi, plu aktivaj en centra Mediteraneo, estas blokitaj de la italaj aŭtoritatoj pro administraj kialoj. La lasta ŝipo estas la Geo Barents de Kuracistoj Sen Landlimoj (KSL), senmovigita en Sicilio la 2an de julio, post elŝipigo meze de junio de 400 sukuritaj migrantoj marvaste de Libio.   

12/01/2021

La «Ocean Viking» de SOS-Mediteraneo marveturas denove post kvin monatoj da senmovigado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/la-ocean-viking-de-sos-mediteraneo-marveturas-denove-post-kvin-monatoj-da-senmovigado.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }