Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juillet 2021 3 14 /07 /juillet /2021 21:42

14/07/2021

Viro 36-jara mortis pasintan lundon, dum li partoprenis popolajn movadojn.

Viro estis mortigita lundon 12an de julio en Kubo, kie kontraŭ-registaraj manifestacioj okazis dimanĉon kaj daŭris sporade la postan tagon, anoncis la ministrejo pri Internaj aferoj.

La ministrejo bedaŭras « la morton de tiu persono » okazintan en la popola kvartalo Güinera, en la ĉirkaŭurbo de Havano, anoncis la kuba oficiala novaĵagentejo. Ĝi precizigis, ke la viro 36-jara mortis, dum li partoprenis « tumultojn ».

 

Multaj arestoj

Senprecedencaj manifestacioj kontraŭ la registaro okazis ekde dimanĉo en pluraj urboj de Kubo. Vaste diskonigitaj en la sociaj retoj, la manifestacioj komenciĝis spontane dum la mateno en tiu lando regata de la Komunisma partio, kie nur la kolektiĝoj permesitaj estas ĝenerale tiuj de la partio.

En Havano, interpuŝiĝoj eksplodis inter manifestaciantoj kaj policistoj, kiuj ekuzis larmigajn gasojn. Almenaŭ cent personoj estis arestitaj kaj pluraj policistoj uzadis plastajn tubojn por frapi manifestaciantojn. Se li agnoskis « malkontentiĝon », kiun sendube spertas kelkaj Kubanoj, la prezidento Miguel Diaz-Canel akuzis Vaŝintonon, kaj alvokis siajn defendantojn rebati surstrate.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }