Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juillet 2021 2 27 /07 /juillet /2021 21:33

27/07/2021

Tio estas unu el la konsekvencoj de la klimata perturbo, substrekita de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) en sia lasta raporto. 
Vivo kun pli ol 35 gradoj ĉe la termometro, kun 90% da humideco en la aero estas vivo, en kiu ĉiu ajn gesto estas malfacila, kaj kie labori aŭ sportumi ne plu eblas. Du regionoj de la planedo jam atingis tiun sojlon, neviveblan por la homoj : Ĝakobabad en Pakistano, kaj Rasalĥajmo, en la Persa Golfo. 
La miksiĝo de varmo kaj humideco povas esti mortiga por la organismo. « Kiam la aero estas seka, (…) la homoj kapablas rezisti je ekstremaj varmoj, 60 gradoj, ĝis 100 gradoj, kondiĉe ke tio ne daŭru tro longtempe », mencias la ĵurnalistino Valérie Heurtel. La korpo estas ekipita de natura varmoreguligo, kies rolo estas konservi la korpan temperaturon je 37 gradoj. « Post kontakto kun seka aero, la ŝvito vaporiĝas, kaj ja tiu vaporiĝo refreŝigas nin, ŝi aldonas. En aero saturita je humideco, la ŝvito malfacile vaporiĝas, kaj pro tio la korpo trovarmas ».          
   
30 jarojn pli frue ol la prognozoj de la klimatologoj

Kion ni riskas sperti en tiel ekstremaj kondiĉoj ? « Nia interna temperaturo komencas altiĝi, (…) ni povas havi vidproblemojn, vertiĝojn, neŭrologiajn perturbojn, kaj povas fini per komato, konvulsioj, ni povas suferi gravegajn kor- aŭ ren- komplikaĵojn », eksplikas la doktoro Laurent Uzan, sportkardiologo.     
La klimatologoj prognozis humidajn varmegojn post 30 jaroj. 
Malbonan novaĵon : ili jam alvenis. Kaj la meteologiaj raportoj de la 40 lastaj jaroj estas maltrankviligaj : eĉ se Pakistano kaj Persa Golfo jam transiris la baskulpunkton, aliaj regionoj de la planedo proksimiĝas al ĝi, kiel Ĉinio aŭ granda parto de Barato. La plej minacitaj estas la tropikaj regionoj kaj la marbordajn zonojn, kie la intensaj varmoj miksiĝas kun la vaporiĝo de la maro. La sola solvo por bremsi la maŝinon estas kontroli niajn emisiojn de forcejefika gaso. 

 

https://www.francetvinfo.fr/meteo/canicule/climat-deux-regions-du-globe-sont-desormais-inhabitables_4717025.html

https://www.youtube.com/watch?v=3ONXxIxiyh0

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }