Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juillet 2021 7 04 /07 /juillet /2021 21:07

04/07/2021

Kanado, asertas eksperto, spertas gravan ondon de senprecedenca antisemitismo de post la fino de la Dua Mondmilito. Tiomgrade, ke Otavo urĝe organizas pintkunvenon, kiu okazos antaŭ la jarfino.

« La kresko de antisemitismo semas maltrankvilon en Montrealo kaj en la tuta lando », skribas Le Devoir. La ĵurnalo memorigas, ke multaj membroj de la juda komunumo de la kebekia urbo estis viktimoj de antisemitaj agresoj « de post la rekomenciĝo de la streĉitecoj inter Israelo kaj la movado Hamaso ». La ĵurnalo mencias, ke por-Palestinaj manifestaciantoj ŝajne ĵetis ŝtonojn al por-israelaj manifestaciantoj kaj skandis antisemitajn sloganojn meze de majo. Tiuj interpuŝiĝadoj okazigis plurajn vunditojn.       

Juda studetino 21-jara instalita en Montrealo, Ysabella Hazan, asertas al la ĵurnalo, ke ŝi ricevis antaŭnelonge « multegajn minacojn ». « Mia familio devis fuĝi Marokon pro antisemitismo. […] Tio, kio okazas nun vere estas terura », Si aldonas.

 

Grava kresko de antisemitismaj incidentoj

La organizaĵo B’nai Brith-Kanado registris pasintjare 2 610 antisemitajn incidentojn en la lando, kio reprezentas kreskon je 28% kompare kun 2019. « Tiu bilanco sendube pligraviĝos denove ĉi-jare », raportas Le Devoir.

« Kanado implikiĝas en bedaŭrinda kaj malĝoja afero », vigle asertas kronikisto de Toronto Star. Michael Levitt precizigas sian opinion :

« Por la unua fojo de post la Holokaŭsto, ni spertas eniron de antisemitismo en Kanadon […] Ĝi estas malkaŝe disvastigita de kelkaj edukistoj, ĵurnalistoj, politikistoj, religiaj famuloj kaj aliaj influhavuloj ».

CTV News mencias ke en majo, la kanada deputitino Jenica Atwin mesaĝis en Tvitero pri la israelaj-palestinaj streĉitecoj : « Tiu konflikto ne kontraŭstarigas du kampojn, la problemon kaŭzas la malobservadoj pri Homaj Rajtoj » plenumintaj de la hebrea Ŝtato.

 

Ĉu ripeto de la situacio spertita en Francio ?

La situacio estas tia, eksplikas la televid-kanalo, ke la kanada registaro organizas urĝe pintkunvenon pri lukto kontraŭ antisemitismo.

La organizanto de la renkontiĝo, Irwin Cotler, deklaris al la Devoir, ke la fenomeno en Kanado estas je senprecedenca amplekso « de post la fino de la Dua Mondmilito ».

Franca spertulo pri antisemitismo, Marc Knobel, konfidis al la ĵurnalo siajn maltrankviliĝojn :

« Kion ni vidas en Kanado kaj Usono afliktegas min. Ŝajnas al mi, ke tie la judoj spertas tion, kion ili jam spertis en Francio ».

Irwin Cotler esperas, ke la urĝa pintkunveno kondukos al agadplano por meti finon al antisemitismo en la lando.      

23/05/2021

Israelo : miloj da personoj kuniĝas kun la manifestacio en Tel-Avivo por komuna estonteco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/israelo-miloj-da-personoj-kunigas-kun-la-manifestacio-en-tel-avivo-por-komuna-estonteco.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }